Lastatempaj Esperanto Agadoj en Irano

—————————————————-
Mi elkore salutas vin el Irano!
Ekde nun mi sendas raporton pri agado en Irano por MONA bulteno kaj informilo!
Jen mia raporto pri la lastaj agadoj:

Hamid Babadi Akasheh 
—————————————————-

1. En la solena fermo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de diplomo pri Elstara Agado kaj Diplomo pri Elstara Arta Agado;

Unu el 12 ricevantoj, estas s-ro Reza Kheir-khah (Irano-Tajvano) fama irana esperantisto pro la longtempa elstara agado kiel instruisto de Esperanto por la tajvana movado kaj eldonisto de la revuo «Formoza Folio» kiu sukcesis ricevi ĉitiun diplomon.

S-ro Kheir-khah komencis Esperanto-agadon ekde 1989 kaj pligrandigis la zonon de sia aktivado pri Esperanto-movado, en multaj landoj kiel Nederlando, Belgio kaj Hispanio ĝis Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano; li nun instruas Esperanton kaj estas la eldonisto de la revuo Formoza Folio, ankaŭ tre aktive laboras en la Esperanto-movado en Tajvano.

Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.
http://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/12-elstaraj-agantoj-premiitaj-en-Lahtio

2 . La 7-a Irana Esperanto-kongreso temas pri longdaŭra turismo kaj okazos en Tehrano je la 16a ĝis la 18a de aprilo 2020.
Eksterlandanoj estas aparte invitataj partopreni.
http://www.espero.ir
Info@espero.ir

3 . Daŭrigi Esperanto-kurson en Allame Tabataba’i Universitato(ATU) en Tehrano per s/inĝ Ahmadreza Mamuduhi. Dum por instruado de aliaj lingvoj en la Lingvo-instrua Centro de ATU ekzistas ĉirkaŭ 20 gradigitaj kursoj (ekz-e 21 hierarkiaj kursoj por la angla), lernigado de Esperanto, kiel menciite en la reklamoj kaj ene de la fakultato kaj en ties ciferaj informiloj, okazas nur tra tri niveloj: Baza, meza kaj progresiga.

Alia agado estas reklamado pri instruado de Esperanto antaŭ instruado de aliaj 10 lingvoj, por utiligi la propedeŭdikan rolon de Esperanto en la Lingvo-instrua Centro de ATU.

4 . Kun la diligenteco de s-ino Simin Emrani kaj IREJO (Irana esperantista junulara organizo), nova eldono de la lernolibro “JUNUL-KURSO” estas eldonita.

5 . Daŭrigo de la monataj prelegoj en la IREA-oficejo; unua dimanĉo de ĉiu-monato laŭ Irana kalendaro okazas.

Advertisements
Afiŝita en Uncategorized, ایران​-Irano | 1 komento

MONA Bulteno #5

(03/08/2019)

Aperis la 5-a MONA Bulteno.

Por elŝuti ĝin kaj la antaŭajn numerojn aŭ por legi la lastan numeron rete bonvolu iri al la menuero “MONA Bulteno”.

Jen ligilo por la menuero:

https://monainformado.wordpress.com/2017/07/06/mona-bulteno/

Afiŝita en Uncategorized | Lasi respondon

Israelo en la UK kaj Radio intervjuo okaze de la E-tago

Karaj geamikoj,

Hieraŭ, la 26.7,  okaze de la Esperanto-tago,  kiu la Israela radio intervjuis Amri en la populara programo de Emily Amrusi. La intervjuo aŭdebla en https://www.kan.org.il/radio/item.aspx?pid=104493  ekde la tempo 1h26m. 

Hodiaŭ fermiĝis la 104-a UK en Lahti. Partoprenis 5 Israelanoj: Yehuda Miklaf kaj lia edzino Maureen, kaj Amri Wandel kun lia edzino Gila kaj filino Tali. Inter iliaj kontribuoj: Yehuda salutis en la Inaŭguro nome de Israelo (video en https://www.facebook.com/amri.wandel/videos/10219846350659117/). Tali prezentis plurajn laborgrupojn pri eŭritmio kaj eŭritmiajn dancoj kadre de la Internacia Vespero vendrede. Amri gvidis la tablon de ELI dum la Movada Foiro (vidu foton), prelegis en la Internacia Kongesa Universitato, reprezentis ELI en la Komitato de UEA kaj la kunveno de KAEM (Azia Agado). Li ankaŭ elektiĝis kiel Estrarano de UEA (jam la kvaran fojon) kaj intervjuiĝis en la Pola Radio (http://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2019/07/RetRadio_23.07.2019_mardo_876.mp3)

Amike,Amri WandelPrezidanto de ELI


שלום חברים,

ביום שישי, יום האספרנטו 26.7 שודר ברשת ב בתכנית “אמלי והפרופסור” ראיון עם עמרי. ראו

אמילי והפרופסור הראיון מתחיל בנקודת זמן 01:26:0. 

בשבת הסתיים קונגרס האספרנטו העולמי בפינלנד, בו השתתפו 5 ישראלים: יהוגה מקלף ואשתו מורין, עמרי גילה וטלי. יהודה ברך בשם ישראל בפתיחה החגיגית (https://www.facebook.com/amri.wandel/videos/10219846350659117/), טלי קיימה 3 סדנאות אוריתמיה והופיע בקונצרט הכרב הבינלאומי ביום שישי. עמרי ניהל כתמיד את השולחן הישראלי ביריד בערב הפתיחה (בתמונה המצורפת), הרצה במסגרת אוניברסיטת הכינוס (IKU) וייצג את אל”י בישיבות ה Komitato

וב KAEM. הוא גם נבחר לועד המנהל של UEA והתראיי לרדיו פולין (קישור לעיל).

עמרי

Afiŝita en Uncategorized | Lasi respondon

Sukcesa Israela Kongreso kaj Postkongreso tra Israelo kaj Jordanio

Karaj geamikoj,
Antaŭ unu semajno finiĝis la 20-a Israela Kongreso en Eilat, sekvata de la MONA-kunveno en Akaba kaj de tri sinsekvaj postkongresaj ekskursoj – al Petra (Jordanio), al la Morta Maro, Jeriko, Jerusalemo kaj Tel-Avivo (finiĝinta hodiaŭ) kaj al la nordo de Israelo (Haifa, Akko, Nazareto…) kiu komenciĝos morgaŭ. Entute du semajnoj en Esperantujo. Partoprenis pli ol 50 personoj, el ili 23 eksterlandanoj, la dua plej granda Israela Kongreso post tiu de 2013 (la Azia Kongreso). Kiel en 2013, muzikis Kajto kaj Jomo. La riĉa programo estas videbla en la kongresa retejo,
http://esperanto.org.il/IK20/index.php/Kongreso/Programo
Aldone raporto pri la Kongreso, aperonta en La Ondo de Esperanto, kaj kelkaj fotoj. Multaj pli troveblas en Facebook.
https://www.facebook.com/amri.wandel
Amike,
Amri Wandel
La organizanto

,שלום חברים
, לפני שבוע הסתיים כינוס האספרנטו הישראלי ה-20 באילת
ואחריו התקיימו כינוס וטיול בירדן (עקבה, פטרה) וטיול בישראל
.ים המלח, ירושלים, ת”א, חיפה, עכו, נצרת כינרת), בסה”כ שבועיים של אספרנטו)
השתתפו למעלה מ-50 איש מהם 23 מחו”ל. התכנית מפורטת באתר הכנס
http://esperanto.org.il/IK20/index.php/Kongreso/Programo
מצרף כמה תמונות וכתבה על הכנס שתתפרסם בביטאון האספרנטו
La Ondo de Esperanto, תמונות רבות נוספות נמצאות בפייסבוק.
https://www.facebook.com/amri.wandel
עמרי

Afiŝita en KUNVENO, Uncategorized, יִשְׂרָאֵל-Israelo | 1 komento

Plie pri la Mez-Orienta Kunveno

Kie en okcidentaj landoj oni trovas landan asocion, kiu aĉetas sian sidejon en la centro de la ĉefurbo, kiel ĵus faris la irana landa asocio de UEA? Kie oni trovas instruadon de Esperanto al universitataj studentoj en la kadro de la plej prestiĝa universitato en la ĉefurbo kaj en aliaj universitatoj de la lando? Kie oni trovas gejunulojn, kiuj senprobleme kunlaboras kun la pli aĝaj esperantistoj kiel egaluloj?

La respondojn al tiuj demandoj oni malkovris dum la 12-a Mez-Orienta Kunveno de la 28-a ĝis la 31-a de marto. En plaĉe antikva konstruaĵo en la urbo de tapiŝoj kaj kaheloj, Kaŝano, oni aŭskultis serion da prelegoj pri la stato de la movado en Irano kaj en aliaj mez-aziaj landoj. Mi estis trafita de la kvanto de agadoj kaj eldonaĵoj de la irana movado. Ĝi havas grupojn en ĉiuj gravaj urboj, kaj tre aktive sentas respondecon pri ili.

Alia interesa fakto pri la irana movado estas ĝia seninterrompa ekzisto tra ĉiuj politikaj ŝtormoj de la pasinta jarcento. Ni ankaŭ aŭdis raportojn pri la stato de Esperanto en Uzbekujo, Taĝikujo kaj aliaj mez-aziaj landoj, Estis interŝanĝitaj planoj pri komunaj agadoj en Meza Azio. Pro la ĉeesto de Mireille Grosjean, prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), ni aŭdis pri problemoj en la okcidento, ekzemple kiel funkcias la nova kotiz-sistemo de UEA en lando, el kiu oni ne rajtas sendi monon eksterlanden pro internaciaj malpermesoj.

Tio estis la plej granda Mezorienta Kunveno de la lastaj jaroj. Venis partoprenantoj el Belgujo, Britujo, Francujo, Germanujo, Rumanujo, Rusujo, Svislando kaj Taĝikujo. 

1849603040_12aMONA.thumb.jpg.50ac41d24376927a23a0e8e2f1ace767.jpg

Dum la kunveno okazis ankaŭ AMo-Seminario (Aktivula Maturigo). La plej konkretaj rezultoj de tiu seminario verŝajne estos plifirmigo de kontaktoj kaj agadoj en Meza Azio kaj la entuziasmigo de iranaj samideanoj. Multaj el tiuj lokaj esperantistoj la unuan fojon spertis internacian kunvenon en sia lando. Por ili tiu sperto estis simila al la sperto de la kongresanoj ĉe la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-maro.

Renato Corsetti

Fonto:
https://uea.facila.org/artikoloj/kongresoj-kaj-kunvenoj/plie-pri-la-mez-orienta-kunveno/

Afiŝita en KUNVENO | Lasi respondon

3-a Nokto

Kiam estis la tria nokto, Dunjazad petis sian fratinon fini la rakonton. “Kun plezuro,” diris Ŝahrazad kaj daŭrigis: “Mi aŭdis, ho bonŝanca reĝo, ke la tria maljunulo diris al la feo pli rimarkindan rakonton ol la aliaj du, kaj en lia mirigo kaj ĝuo la ifrito donacis al li la ceteran parton de la sango-ŝuldo kaj permesis al la komercisto foriri libere. Liaflanke, la komercisto iris kaj dankis la maljunulojn, kiu gratulis lin pro lia savo, post kio ĉiu foriris hejmen. Tio tamen ne estas pli mirinda ol la rakonto de la fiŝkaptisto.” Kiam la reĝo demandis, kio tio estas, ŝi daŭrigis:

Mi aŭdis, ho bonŝanca reĝo, ke iam estis malriĉa, maljuna fiŝkaptisto kun edzino kaj tri infanoj, kiu havis la kutimon ĵeti sian reton ekzakte kvar fojoj ĉiutage. Li iris al la marbordo tagmeze iun tagon, metis sian korbon surteren, refaldis sian ĉemizon, vadis en la maro kaj ĵetis sian reton. Li atendis ĝis la reto profundigyis malsupren antaŭ ol li tiris la ŝnurojn kune kaj tiam, trovante ĝin peza, li provis malsukcese treni ĝin eksteren.Li prenis unu finon de ĝi al la bordo kaj fiksis ĝin al kejlo kiun li portis tien, kaj post tio li senvestiĝis kaj plonĝis en la maron apud ĝi, kie li daŭre tiris ĝin, ĝis li sukcesis preni ĝin supren. Li elgrimpis kun ĝojo, surmetis siajn vestaĵojn reen kaj li iris al la reto, nur por malkovri ke tio, kio estas en ĝi, estas morta azeno, kaj ke la azeno faris truon en la reto. La fiŝisto estis afliktita de tio kaj recitis la formulon: “Ne ekzistas potenco kaj neniu forto krom Dio, la Supera, la Ĉiopova,” antaŭ ol diris: “Tiu estas stranga afero, ke Dio donis al mi kiel manĝaĵon!” Kaj tiam li recitis:

Se vi serĉas la danĝeron, naĝe en malluma pado, 
Vi rezignu, ĉar nur Dio zorgas pri la pan-gajnado. 
Fiŝkaptisto iras nokte perlabori sian panon; 
Jen la maro sub ĉielaj steloj. Dio havis planon. 
Kaj li plonĝas en la maron tamen ja en malkvieto, 
daŭre la okuloj iras nur al moviĝanta reto. 
Li feliĉas pro la nokto, kaj reiras al hejm-loko, 
Unu fiŝo havas sian grandan buŝon en la hoko. 
Tiun fiŝon li je granda prezo vende tuj kolportas, 
Al homo jes varmiĝanta, kiu hejme tre komfortas. 
Glora estas nia Dio, kiu donas kaj forprenas; 
Unu homo manĝas fiŝon kaj la dua kapti penas. 

Li kuraĝigis sin, dirante, ke la ĉiopova Dio favoros lin kaj li recitis:

Se vi frontas malfacilon kaj ne havas bonan gvidon, 
Vestu vin per pacienco, prenu bonan la decidon. 
Ne al ĉiopova dio plendu, kiel apostato, 
Sed al tiuj kiuj al li plu rigardas sen kompato.

Li liberigis la azenon el la reto, tordis la reton antaŭ ol denove li lanĉis ĝin kaj iris reen al la maro. Alpreĝante la Nomon de Dio, li faris alian ĵetadon, atendis ĝis la reto estis enlokiĝinta, kaj trovis ĝin eĉ pli peza kaj pli malfacila movebla ol antaŭe. Pensante ke ĝi devas esti plena de fiŝoj, li ligis ĝin al la kejlo, demetis siajn vestojn kaj subakviĝis en la maro por liberigi ĝin. Post tirado de ĝi forte li alportis ĝin al la bordo, nur por malkovri ke tio estis granda kruĉo plena je sablo kaj koto. Afliktita de tiu vido, li recitis:

Ho problemoj de la tempo, por rezigno jen kondiĉo. 
Haltu, eĉ se por vi ne jam devus esti ĝen-sufiĉo. 
Mi eliris serĉe de la ĉiutaga mia pano, 
Sed mi trovis ke mi vagas en kompleta tuta vano. 
Multajn fojojn jen stultulo venas al plej fora stelo 
sed saĝuloj multaj kuŝas ja surtere aŭ en kelo! 

La fiŝkaptisto forĵetis la poton, tordis sian reton, purigis ĝin kaj reiris por la tria fojo al la maro, petante je Dio pardonu lin. Li faris sian ĵetadon kaj atendis ĝis la reto enlokiĝis antaŭ ol li tiris ĝin, kaj ĉi foje tio, kion li trovis en ĝi estis eroj de potoj, boteloj kaj ostoj. Li estis furioza kaj, verŝis amarajn larmojn, li recitis:

Pri la viv-rimedoj viaj mankas al vi la sekuro;​ 
Ĝin ne portos al vi iam klero aŭ literaturo.​ 
Bona ŝanco kaj nutraĵo estas aĵoj malsamspecaj,​ 
kiel landoj, kiuj estas aŭ fekundaj aŭ sekecaj.​ 
Ŝanĝoj dum la temp' mallevas el la trono homojn klerajn,​ 
Dum bonŝanco surtronigas homojn tute sci-mizerajn.​ 
Morto venu, kaj min prenu, for el vivo-embaraso;​ 
Falkoj jen alterigitaj por ke flugu nun anaso.​ 
Vin ne igu mira homo ja malriĉa sed scienca​ 
dum alia estas rekte malsupera sed potenca.​ 
Estas birdoj, kiuj devas flugi eĉ al oriento,​ 
dum alia ja ricevas manĝon sia sub tegmento.​ 

Li tiam rigardis supren al la ĉielo kaj diris: “Ho mia Dio, Vi scias ke mi nur ĵetas mian reton po kvar fojojn tage. Mi faris tion jam trifoje kaj akiris nenion, tial ĉifoje donu al mi ion per kio mi vivu.” Li prononcis la nomon de Dio kaj ĵetis sian reton en la maron. Li atendis ĝis ĝi enlokiĝis kaj tiam li provis tiri ĝin, sed trovis ke ĝi estis kaptita en la fundo. Li recitis la formulon: “Estas neniu potenco kaj neniu forto krom Dio’, kaj daŭrigis:

Kiom aĉa estas nia bela kaj malbona mondo 
kiu lasas la gefilojn en sufera vivo-ondo. 
Eble en mateno ĉio ŝajnas esti tute bone 
sed vespere en veneno-glaso mi enfalas drone. 
Al demando: "Ĉi-momente kiu bonan vivas vivon?” 
La respondo, ke mi vivas tiel, estas sen motivo. 

La fiŝkaptisto demetis siajn vestojn kaj, post subakviĝo, li kun sia plej forta povo trenis la reton al la bordo. Tiam, kiam li malfermis ĝin, li trovis en ĝi latunan botelon kun plumban sigelon, sur kiu estis la subskribo de nia mastro Salomono (2), filo de Davido, al ambaŭ el kiuj estu paco. La fiŝisto estis ĝojigita vidi ĉi tion, dirante al si, ke ĝi valoras dek orajn dinarojn, se li vendas ĝin en la kupro-merkato. Li skuis ĝin kaj, malkovrante ke ĝi estis peza krom sigelita, li diris al si: “Mi scivolas kio estas en ĝi? Mi malfermu ĝin kaj rigardu antaŭ ol vendi ĝin.” Li elprenis tranĉilon kaj prilaboris sur la ŝtopilo, ĝis li eltiris ĝin de la botelo, kiun li tiam metis sur la grundo, kaj skuis la botelon por elverŝi la enhavon. Je lia miro, unue nenion elvenis, sed poste aperis fumo kiu leviĝis supren al la ĉielo kaj etendiĝis super la surfaco de la grundo. Kiam la tuto de la fumo estis eksteren, ĝi kolektiĝis kaj konkretiĝis; tremo trakuris ĝin kaj ĝi fariĝis ifrito kun kapo en la nuboj kaj la piedoj sur la tero. Lia kapo estis kiel kupolo, liaj manoj estis kiel forkoj de ventumilo por grajnoj kaj liaj piedoj kiel mastoj de ŝipo. Li havis buŝon kiel kaverno kun dentoj kiel rokoj, dum lia naztruoj estis kiel kruĉoj kaj liaj okuloj kiel lampoj. Li aspektis malhela kaj sulkiĝanta.

Vidante ĉi tiun ifriton, la fiŝkaptisto ektremis; liaj dentoj interfrapiĝis; lia buŝo sekiĝis kaj li ne povis vidi kien li iris. Vidante lin la feo ekkriis: “Ekzistas neniu dio krom la Dio de Salomono, Lia profeto. Profeto de Dio, ne mortigu min ĉar mi neniam malobeos vin en vorto aŭ ago.” Ifrito,” la fiŝkaptisto diris, “Vi parolas pri Salomono, la profeto de Dio, sed Salomono mortis antaŭ mil okcent jaroj kaj ni vivas en la lasta tempo de la mondo. Kio estas via rakonto kaj kiel vi eniris en tiun botelon?” Je kio la ifrito respondis: “Ne ekzistas dio krom la Dio. Mi havas bonajn novaĵojn por vi, fiŝkaptisto. “Kio estas tio?” La fiŝkaptisto demandis, kaj la feo diris: “Mi nun tuj mortigos vin la la plej malbona morto-maniero.” “Pro tiu bona novaĵo, ĉefo de la ifritoj,” kriis la fiŝkaptisto, “vi meritas ke la Dia protekto estu formetita de vi, vi malbenita kreitaĵo. Kial vi mortigos min kaj kion mi faris por meriti tion? Estis mi kiu savis vin el la fundo de la maro kaj venigis vin sur la teron.

Sed la ifrito diris: “Elektu kian morton vi volas kaj kiel vi volas, ke mi mortigu vin.” “Kian malĝustaĵon mi faris,” demandis la fiŝkaptisto, “kaj kial vi punas min?” La ifrito respondis: “Aŭskultu mian rakonton,” kaj la fiŝkaptisto diris: “Rakontu, sed mallongigu ĝin ĉar mi estas en miaj lastaj spiroj. “Sciu, fiŝkaptisto,” la ifrito diris al li, “ke mi estis unu el la kontraŭreligiaj feoj, kaj kiu kune kun Ŝaĥr, la feo, mi rebelis kontraŭ Salomono, filo de Davido, al ambaŭ el kiuj estu paco. Salomono sendis sian veziron, Asaf, venigi min al Li sub trudado kaj mi devis akompani lin en stato de humiliĝo kaj stari antaŭ Salomono. “Mi rifuĝas ĉe la Dio!” ekkriis Salomono, kiam li vidis min, kaj li tiam proponis min konvertiĝi al la Fido kaj proponis, ke mi eniru en sia servo. Kiam mi rifuzis, li venigis tiun botelon, en kiu li malliberigis min, sigelante ĝin kun plumbo kaj surskribante ĝin per la Plej Granda Nomo de Dio. Tiam, laŭ lia ordono, la feoj portis min kaj forĵetis min en la mezo de la maro.

“Dum cent jarojn mi restis tie, promesante al mi mem, ke mi donus al iu ajn, kiu liberigus min sufiĉan riĉecon por lia tuta vivo, sed la jaroj pasis kaj neniu savis min. Dum la sekvaj cent jaroj mi diris al mi, ke mi malfermus ĉiujn trezorojn de la tero al mia savanto, sed denove neniu savis min. Kvarcent jarojn poste, mi promesis, ke mi plenumos tri dezirojn, sed mi ankoraŭ estis malliberigita, do mi fariĝis furioze kolera kaj diris al mi mem ke mi mortigos tiun, kiu savos min, donante al li la elekto de kiel li volos morti. Estas vi kiu estis mia savanto, do mi permesos al vi ĉi tiun elekton.”

Kiam la fiŝkaptisto aŭdis tion, li ekkriis en miro pri sia malbona sorto liberigi la ifritonn nun, kaj li daŭrigis: “Indulgu min, Dio bonvole indulgos vin, kaj vi ne mortigu min, por ke Dio ne metu vin en la povon de tiu, kiu mortigos vin.” “Mi devas mortigi vin”, insistis la feo, “do elektu, kiel vi volas morti” Ignorante tion, la fiŝkaptisto provis alian alvokon, li invitis la ifriton montri dankemon pro lia liberigo. “Ĉar ke vi liberigis min, mi mortigos vin,” ripetis la ifritonn, je kio la fiŝkaptisto diris: “Sinjoro de la ifritoj mi faris al vi bonon kaj vi repagas min per malbono. La proverbaj linioj estas ĝustaj, kie ili diras:

Ni al ili faris bonon, ili dankis per malbeno, 
kaj je Dio tio estas pagi dolĉon per veneno. 
Helpi iun sen merito, kiu estas al vi ĝeno, 
estas kiel tre klopodi por la savo de hieno. 

“Ne daurigu tion, tiom longe,” diris la ĝino aŭdinte ĝin, “ĉar morto alproksimiĝas al vi.” La fiŝkaptisto diris al si: “Li estas feo kaj mi estas homo. Dio donis al mi sanan inteligentecon, kiun mi povas uzi por malkovri manieron detrui lin, dum li nur povas uzi nur senkompatan ruzaĵon.” Do li demandis: “Ĉu vi certe mortigos min?” Kaj la feo konfirmis tion, kaj la fiŝkaptisto daŭrigis: “Mi petegas vin je la Plej Granda Nomo enskribita sur la sigelo de Salomono, kaj petas vin doni al mi veran respondon al demando, kiun mi havas.” “Mi respondos”, respondis la ifrito, estante skuita kaj ĝenita per la mencio de la Plej Granda Nomo, kaj li daŭrigis: “Demandu vian demandon sed ĝi estu mallonga.” La fiŝkaptisto daŭrigis: “Vi diris ke vi estis en tiu botelo, sed ne estas spaco en ĝi por via mano aŭ piedo, mi ne parolu pri la resto de via korpo.” “Ĉu vi ne kredas, ke mi estis en ĝi?” demandis la ĝino, al kiuj la fiŝkaptisto respondis: “Mi neniam kredos, ĝis mi vidos ĝin per miaj propraj okuloj.”

Mateniĝis kaj tagiĝis, kaj Ŝahrazad ĉesis paroli, laŭ la permeso, kiun ŝi estis havinta. 

< 2-a Nokto — 4-a Nokto > 


Afiŝita en Arabaj Noktoj, Uncategorized | 1 komento

La 12-a MezOrienta kaj NordAfrika (MONA) Kunveno de Esperanto en Kaŝano, Irano

La 12-a MezOrienta kaj NordAfrika (MONA) Kunveno de Esperanto en Kaŝano, Irano , 28-31 de marto 2019


Parto de la kunvenanoj en la kunvenejo

La 12a MONA kunveno kun rekorda nombro de 36 partoprenantoj el entute 11 landoj okazis en Irano, kiel la unua internacia Esperanto-kongreso en la lando. Elde 36 partoprenantoj, 18 estis el eksterlando kaj 18 el 5 urboj de Irano. El Francio partoprenis 6 samideanoj, kio estis la plej alta nombro ol tiu de ĉiuj aliaj landoj.

La ĉefaj organizanto de la kunveno eksterlande estis prof. Renato Corsetti kun helpo de s-ino Annie Grente, kaj enlande estis inĝ. Nazi Solat, kun helpo de d-ro Keyhan Sayadpour kaj s-ro Suruŝ Mohammadzade.


Prof. Renato Corsetti preleganta en MONA-12, kies ĉefa ekster-irana organizanto ankaŭ estis li

La plejmulto de kunvenanoj ekvojis matene de Tehrano la 28an de marto perbuse kaj ĝuis ĉ. 4-horan veturadon al Kaŝano vidante diversspecajn pejzaĝojn survoje. Post enhoteliĝo kaj tagmanĝo en Kaŝano, okazis komuna vizito al kelkaj historiaj domoj kaj banejjo en la antikva parto de la urbo. Pri tiuj historiaj konstruaĵoj – kaj ankaŭ preskaŭ pri ĉiuj aliaj vidindaĵoj en kaj apud Kaŝano, kiuj estis planitaj kiel vizit-celoj dum la kelktaga kunveno – jam antaŭe esperant-lingvaj artikoloj estis enmetitaj en la Vikipedion kaj pri tio ĉiuj MONA-partoprenantoj estis informitaj  pere de WhatsApp-grupo, kion bonvole estigis s-ino Annie Grente. Tiaj artikoloj alireblis/as ankaŭ tra: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ka%C5%9Dano#Vidinda%C4%B5oj_en_Ka%C5%9Dano

Prof. Renato Corsetti komencis la kunvenon en la mateno de la 29a de marto en la kunvenejo, salono en Ĥaneje Nogli (La Eta Domo), hotelo kiun oni konstruis el kelkaj tradiciaj kaj historiaj domoj en Kaŝano, eble la plej malnova urbo en Irano (ĉ. 8000 jarojn antaŭe).

Prof. Corsetti koncize prezentis pri antaŭaj MONA-oj kaj la nuna situacio de la movado en MONA-landoj. Fine de lia prelego, li respondis al diversaj demandoj de la kunvenanoj.

La dua ero de la kunvena programo estis tre interesa kaj bonvenigita prelego de s-ino Maria Butan el Francio pri “La Pejzaĝo kaj ĝia Influo sur Nin”. En siaj paroloj ŝi pritraktis diversajn difinojn, eldirojn kaj teoriojn de kompetentuloj rilate al pejzaĝo, kaj prezentis demandojn al la aŭskultantoj pri impresoj, kiujn diversaj pejzaĝoj estigas en nin, aŭ tio, kion nia animstato aldonas al de ni rigardataj pejzaĝoj.

Poste s-ino Annie Grente, fracino nun loĝanta en Grekujo – kiu jam de tagoj antaŭe ekestis en Kaŝano, kaj sukcesis varbi kelkajn surlokajn irananojn invitante ilin partopreni tiun aŭ alian parton de la kunveno/ekskuroj – parolis subtiltole de “Portretoj de Mezorientaj Rifuĝintoj”. Ŝi rakontis pri kortuŝa situacio de rifuĝintoj kaj detaligis pri tio, kio okazas por ili en la insulo Samos, Grekujo. Ŝi gvidas lingvajn kursojn tie – kaj iam prezentas ankaŭ Esperanton al la rifuĝintoj.

Post la irana tradici-menua tagmanĝo, okazis ekskurso al la antikva kaj miriga subtera urbo Nuŝabado, kiu aĝas pli ol 1500 jarojn, sed estis malkovrita nur antaŭ ĉ. jardeko. Ĝia diametro estas pli ol 4 kilometroj kaj konstruiĝis en tri etaĝoj. Post tio okazis vizito al vidinda dezerto apud Kaŝano, kie videblis kameloj ĉe rapidaj por-dezertaj veturiloj en ege bona vetero kun mallonga promenado kaj montet-grimpo fare de  la samideanoj. Samtage, ankaŭ karavanejo estis vizitata apude.

La 30an de marto d-ro Keyhan Sayadpour, la eksprezidanto de Irana Esperanto-Asocio (IREA), komecis tre viglan aŭkcion, en kiu diversaj Esperanto-libroj kaj aliaj Esperanto-objektoj vendiĝis por la kaso de IREA, je totala sumo de ĉ. 80 eŭroj.

Poste Inĝ. Nazi Solat, la prezidantino de IREA kaj la ĉef-organizanto de la kunveno en Irano, parolis pri “La Esperanto-Movado en Irano: Historio kaj Nuntempo”. Ŝi komencis de la unuaj paŝoj – pli ol cent jarojn antaŭe – ĝis la nuna tempo, prezentante gravajn personojn, librojn, kunvenojn kaj okazaĵojn, inter la plej lastaj estis kvin Iranaj Esperanto-Kongresoj dum la lastaj sinsekvaj kvin jaroj.


Inĝ. Nazi Solat, la prezidantino de IREA kaj la ĉef-organizanto de MONA-12 en Irano

El Svisio, s-ino Mireille (Mirejo) Grosjean, la prezidanto de ILEI, ege plaĉe kaj sprite prelegis “Pri Eksteraj Rilatoj ĉe UN en Ĝenevo Nome de UEA”. Ŝi rakontis en tia posteno, kiel oni devas esti preta por ekreagi laŭ la – iam tute neatenditaj – demandoj far eminentuloj politikaj.

Post tradici-persa tagmanĝo en la duonkovrita centra korto de la restoracio de la kunvenejo, s-ro Benjamin Kwiecien el Usono, kiu nuntempe studas la persan lingvon ĉe la Ferdoŭsia Universitato en Maŝhado, Irano, prezentis interesan – ankaŭpor perslingvaj kunvenanoj – prelegon titolitan “Kio estas Komuna kaj Malkomuna inter la Persa kaj Esperanto”, dum kiu li menciis kaj gramatikajn kaj leksikajn similaĵojn kaj malsimilaĵojn inter la du lingvoj. Aglutineco kaj vortfarado de kunmetitaĵoj ŝajnas la plej okulfrapa trajto komuna inter la persa kaj Esperanto. Demandoj de la aŭskultantoj kaj liaj respondoj tiom allogis la ĉeestantaron, ke oni planis la daŭrigan parton por la sekva mateno.


Benjamin Kwiecien el Usono preleganta komparante pri la persa kaj Esperanto

Poste okazis ekskurso al la historia Ĝardeno Fin, kiu estas la plej bone restita pers-stila ĝardeno el la antikva Persujo. Tiajn ĝardenojn kvaronigas krucvojo en la mezo, aludante al la kvar ĉefaj elementoj sanktaj en la praaj iranaj religioj kiel zoroastrismo kaj mitraismo: akvo, tero, fajto kaj vento. La ĝardenoj kun abundaj verdaĵoj, floroj, arboj kaj akvovojoj kun fontanoj, reprezentas ankaŭ la paradizon. Plejmulto de la kunvenanoj de la ĝardeno poste iris al la tradicia bazaro de Kaŝano, dum d-ro Sayadpour akompanis s-ron Daneŝ por prepari tradician pers-stilan vespermanĝon por gesamideanoj revenontaj hotelen.


Parto de kunvenanoj vizitantaj Banejon Fin

Post la vespermanĝo, Ing. Ahmad Reza Mamduhi, la unua kaj la nuna ĉefdelegito de UEA en Irano, prelegis pri la “Universitata Agado en Irano kaj Internacia Universitata Interago”. Rakontinte pri tio, kio okazis speciale en la Universitato Allame Tabatabai  (ATU), i.a. fondiĝo de Esperanto-Klubo de ATU en la lasta Zamenhof-Tago, li proponis ĉiuaspektan interagadon inter la universitatoj, en kiuj Esperanto estas instruata, ekz-e por prepari kursmaterialon konsistanta el la plej allogaj kaj gravaj temoj, kiuj kaj povas helpi al Esperanto-Movado, kaj povas helpiĝi pere de ĝi. Temoj kiel “La Baza Enspezo” –tute senpaga mono pagata al ĉiuj civitanoj – kio povas ege kontribui al realigado de ankaŭ la “tut-tempaj Esperantistoj”, kiuj povos multe pli rapidigi disvastigon de nia lingvo; “La Lernejo de Vivo” iniciato de Alain de Botton, kio lernigas al homoj kiel vivi, kaj ne nur kiel akiri datumojn el la universitatoj; tio, kion prezentas Y. N. Harari en siaj verkoj “Homo scia – Sapiens, Mallonga Historio de Homaro” kaj “Homo Di(ec)a, Mallonga Historio de Morgaŭo”, i.a. pri tio, ke revolucioj preskaŭ ĉiam estis gajnitaj fare de tre limigita nombro de homoj, kiuj kaj estis bone interligitaj, kaj bonege kaj unuanime sciis, kion ili volas precize: ankaŭ ni nombre limigitaj esperantistoj se bone havigu al ni tiujn ĉi du trajtojn, ni povas realigi kulturan revolucion, aŭ la finan venkon – universitatoj eble povas roli grave por tion atingi; kiel naciaj longhistoriaj lingvoj povas riĉigi la junan lingvon Esperanton – kaj inverse; kaj kiel multaj aliaj Antoj, kiel Farsanto kaj Persanto, Ingliŝanto kaj Anglanto, … povas faciligi la lernadon de Esperanto kaj la naciaj lingvoj.

La lastan tagon de la prelegoj en Kaŝano, komencis Benjamin daŭrigante sian hieraŭan prelegon pri la persa kaj Esperanto, anstataŭ Taled Orabi el Uzbekistano, kiu bedaŭrinde ne povis veni al Irano kaj prezenti sian prelegon “Etaj Ŝanĝoj, Egaj Rezultoj”.

La posta preleganto estis Mirejo, kiu prezentis sian duan prelegon en la kunveno, kio estis ege ŝatata kaj pridiskutita kun la ĉeestantoj: “Kiam Elefantoj Batalas, la Herbo Suferas: Vundaj lokoj en la Mondo”. Ŝi diligente kaj ŝerceme parolis pri siaj interesaj travivaĵoj en Tajvano, Nepalo kaj Nord-Koreio.

La lastan prelegon de la kunveno prezentis s-ino Tatjana Loskutova el Rusio pri “Esperanto en Uzbekistano”. Ŝi montrante sian lumbildaron pri la temo, klarigis pri la movado kaj ĉefaj movadanoj en Uzbekistano.

Post la lasta tagmanĝo en Kaŝano, la kunvenanoj reiris al Tehrano por ekskursoj al la Palaco Golestano kaj La Nacia Muzeo de Irano en al 1a de aprilo, kaj poste havis viziton al IREA-oficejo, kiu estis aĉetita por la Asocio antaŭ ĉ. 8 monatoj pere de d-ro Sayadpour kaj kelkaj aliaj IREA-membroj.

Fine de la vizito, eksterlandaj samideanoj malavare monhelpis al IREA entute pli ol 100 eŭrojn.


Vizito al la nove aĉetita oficejo de IREA

Parto de la kunvenanoj partoprenis en la Nacia Tago de la Naturo en Irano en la 2a de aprilo, kio estas la 13a tago de la Novjaro en la persa kalendaro, dum kiu ĉiuj faras piknikon en la naturon bonvenigante la printempon.

Ĉi tiun raporton verkis Ahmad Reza Mamduhi

Afiŝita en KUNVENO, Uncategorized | 1 komento