Pri ni

La “MONA Informado” estas la blogforma retpaĝo por informado inter la landoj de la MONA Komisiono. MONA regionon formas la MezOrientaj, NordAfrikaj kaj iliaj najbaraj landoj. MONA estas komisiono de UEA kiu provas disvastigi Esperanton en ĉi tiu regiono.
En la MONA regiono estas 24 landoj:

LANDOJ
kaj 7 ĉefaj lingvoj:
LINGVOJ
La MONA Informado retpaĝo celas krei pli efikan informadon inter roluloj de la MONA landoj (esperantistoj, grupoj, kaj asocioj) per publikigo de iliaj agadoj kaj per organizo de “Kunveno“j, informi neesperantistojn en la MONA regiono/landoj per publikigo de “Informilo“j, kaj anticipas krei kaj publikigi la “MONA Bulteno“n por informi la esperantistojn de la regiono kaj Esperantujo.

Ĉiu informpeco estas dulingva blogaĵo/artikolo en la formo de “Esperanto + iu certa lingvo” aŭ “certa lingvo + Esperanto”. La lingvo en la unua loko celas certan grupon de homoj.

En la supro de la retpaĝo estas menuo kiu helpas elekti inter tiuj diversaj informaĵoj. Plue en la dekstra parto de la paĝo estas listo de landoj al kiujn la diveraj informoj rilatas kaj koncernas.

WordPress permesas aliĝo al ĉi tiu paĝo per via retpoŝtadreso, vi trovos la malgrandan aliĝ-formularon en la dekstra flanko de la paĝo. Abonante oni ricevos anoncojn de novaj artikoloj en la retejo.

Por aldoni novan artikolon nuntempe oni devas sendi la tekston kune kun la fotoj al Vasil Kadifeli. Vidu la turkan sekcion en la “Kontaktoj” paĝo por la retpoŝtadreso.

Renato Corsetti
Kunordiganto de MONA