Zamenhofa tago

Bonvolu plusendi al viaj landaj kaj lokaj listoj
===============================================

Pro peto de la estrarano pri informado, kiu ĵus revenis el Pekino kaj klopodos dum la venontaj tagoj rekapti sian normalan labor-ritmon, mi nun dissendas ĉi tiun ‘Saluton de UEA okaze de la 160-a dat-reveno de L. L. Zamenhof kaj inviton festi ĝin’ kaj du afiŝetojn, kiujn vi eventuale povos uzi.

Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis antaŭ 160 jaroj.Li iniciatis la internacian lingvon Esperanto ne ĉar li interesiĝis pri lingvoj, sed ĉar li interesiĝis pri paco. Kaj paco povas ekzisti kaj daŭri nur se ĝi baziĝas sur justeco kaj egaleco inter homoj, hom-grupoj, kaj popoloj.

Surbaze de ĉi tiuj valoroj la internacia lingvo Esperanto travivis unu el la plej sangaj jarcentoj de la homa historio, la 20-an, kaj ankoraŭ luktas por ĝeneraligi tiujn valorojn.

Fakte la mondo en la lastaj 160 jaroj kerne ne ŝanĝiĝis. Maltoleremo kaj perforto, deziro regi aliajn popolojn kaj perfido al sia grupo por ricevi avantaĝojn de la regantoj estas tre nuntempaj problemoj. Tio bedaŭrinde ofte prenas la formon de milito kun amasa mortigado de homoj aŭ de trudataj ekonomiaj limigoj, alivorte de trudata ekonomia malprogreso de la trafitaj landoj.

Religioj, kies kunlaboron Zamenhof alvokis dum la tuta vivo, nun estas uzataj kiel ilo por dividi kaj militigi inter si homojn.

Ĉu ni devas akcepti ĉi tiun situacion? Ĉu ni devas pensi, ke per la inteligentaj telefonoj komenciĝis nova epoko, nova civilizo, nova mondo?

Ne, ni ne devas kaj ne povas, kaj ni devas serĉi aliancanojn por vere plibonigi la mondon en la kampoj de paco, ekonomio, kulturo kaj homa feliĉo.

Se ni rigardas ĉirkaŭ ni, nur la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj emus fari ion tian, ekzemple per siaj 17 celoj pri daŭripova eoluigo. Tiu organizaĵo, kiu ĉi-jare festas sian 75-an jariĝon, neniam atingos tiujn celojn, se ĝi restas kaptita de registaroj, kiuj vorte laŭdas tiujn celojn kaj fakte melhelpas la atingon de ili. Estos necese apogiĝi sur la kelkaj progresemaj registaroj en la mondo kaj sur la homoj, kiuj deziras pacon, progreson kaj feliĉon.

Estas tempo por UN aŭskulti la homojn kaj fari siajn la idealojn de L.L.Zamenhof. Ili estas pli aktuale gravaj ol iam ajn antaŭe. Ne hazarde UEA, la monda organizaĵo de la parolantoj de Esperanto dediĉas al tiu temo sian mondan kongreson en Montrealo en 2020: “UN 75-jara: Dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo.”

Festu la zamenhofan tagon kaj poste subtenu la provojn plibonigi la mondon fare de la Esperanto-movado kaj de UN.

Renato Corsetti

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en KOMISIONO. Legosigni la fiksligilon.

Komenti