4-a Nokto

Kiam estis la kvara nokto, Dunjazad petis ŝin fini la rakonton, se ŝi ne estas dormema kaj do ŝi daŭrigis:

Mi aŭdis, ho bonŝanca reĝo, ke kiam la fiŝkaptisto sciigis la ifriton, ke li ne kredos je li, ĝis kiam li vidos tion propraokule, tremo trakuris la ifriton kaj li fariĝis nubo de fumo ŝvebanta super la maro. Tiam la fumo densiĝis kaj eniris la botelon iom post iom, ĝis ĝi estis entute en ĝi. Rapide la fiŝkaptisto prenis la kupran ŝtopilon kun la enskribo kaj metis ĝin sur la malfermaĵon de la botelo. Li ekriis al la ifrito: “Demandu min, kiel vi volas morti. Je Dio, mi forĵetos vin en la maron kaj tiam mi konstruos domon por mi en ĉi tiu loko, por ke mi haltigu ĉiujn, kiuj venos ĉi tie por fiŝkaptado dirante al ilin, ke estas ifrito ĉi tie, kiu donas, al iu ajn kiu, alportos lin el la maro, elekton, pri kiel li volas esti mortigita.”

Kiam la ifrito aŭdis tion kaj trovis sin malliberigita en la botelo, li strebis eliri sed ne povis, ĉar li estis malhelpata de la sigelo de Salomono, kaj li komprenis, ke la fiŝkaptisto trompis lin. “Mi nur ŝercis,” li diris al la fiŝkaptisto, kiu respondis: “Vi mensogas, vi la plej malestiminda, malbona kaj sensignifa el la ifritoj,” kaj li prenis la botelon. “Ne, ne,” ekkriis la ifrito, sed la fiŝkaptisto diris: “Jes, jes”, ĉe kio la ifrito petis lin milde kaj humile, kion li intencis fari kun li. “Mi intencas ĵeti vin en la maron,” la fiŝkaptisto diris al li. “Vi eble estis tie por mil okcent jarojn, sed mi vidos vin, ke vi restu tie ĝis la Lasta Trumpet-sono (1). Ĉu mi ne diris: ‘Indulgu min, kaj Dio indulgu vin, kaj ne mortigu min, kaj Dio ne submetu vin en la povon de tiu, kiu mortigos vin? Sed vi rifuzis kaj agis perfide al mi. Dio jam metis vin en mian povon kaj mi faros la samon por vi. “Malfermu la botelon,” petegis la ifrito, “do ke mi povu fari al vi la bonon.” “Damninda mensogulo,” diris la fiŝkaptisto. “Vi kaj mi estas kiel la veziro de Reĝo Junan kaj Duban la saĝulo.” “Kiu estas iliaj rakonto?” demandis la ifrito, kaj la fiŝkaptisto respondis:

Vi, ifrtio, devas scii, ke iam en la malnova tempo en la lando de Ruman (2) estis reĝo nomata Junan en la urbo de Fars. Li estis riĉa kaj digna viro kun trupoj kaj gardistoj de ĉiuj rasoj, sed li estis ankaŭ leprulo, kiu prenis medikamentojn de diversaj specoj kaj uzis ungventojn, sed lian malsanon kuracistoj kaj kleruloj ne estis kapablaj kuraci.

Estis maljuna kuracisto konata kiel Duban la saĝulo, kiu estis studinta la librojn de la grekoj, la persoj, la araboj kaj la sirianoj. Li estis majstro de medicino kaj de astronomio kaj estis sperta pri la fundamentaj principoj de sia temo, kun scio pri tio, kio estis utila kaj kio estis malutila. Li konis la herbojn kaj plantojn, tiujn, kiuj estis malhelpaj kaj tiujn, kiuj estis helpaj, kaj mastrumis filozofion, kune kun ĉiujn branĉojn de medicino kaj aliaj sciencoj. Kiam tiu viro alvenis al la urbo, ene de kelkaj tagoj li aŭdis ke la reĝo suferadis pro lepro kaj ke neniu kuracisto aŭ alia klera homo estis kapabla lin sanigi. Li pasigis la nokton pensante pri la problemo, kaj kiam la suno leviĝis li surmetis sian plej brilan veston kaj iris al la reĝo, kisis la teron antaŭ li kaj elokvente parolis pri la daŭrigo de lia gloro kaj feliĉo. Post prezentado de si, li daŭrigis: “Mi aŭdis, via reĝa moŝto, pri la malsano, kiu afliktas vin kaj ke, kvankam vi estas traktita de multaj kuracistoj, ili estis nekapablaj forigi ĝin. Mi resanigos vin sen doni al vi ajnan medikamenton por trinki aŭ apliki ajnan ungventon.

Junan miris aŭdi tion, kion Duban devis diri kaj demandis kiel li farus tion, promesante riĉigi lin kaj liajn infanojn.”’Mi duŝos favorojn sur vin,” li diris, “kaj donu al vi ĉiujn viajn dezirojn, prenante vin kiel kunulon, grandan helpanton kaj karan amikon.” Li tiam prezentis al Duban tunikon de honoro kaj traktis lin per favoro, antaŭ ol demandi: “Ĉu vi vere kuracos mian lepron sen medikamentoj aŭ ungventoj? Duban certigis ke li kuracos la regon tiel, kaj la mirigita reĝo demandis kiam tio okazos, instigante lin esti rapida. “Aŭdi estas obei,” respondis Duban, promesante fari tion tuj en la sekvanta tago.

Duban tiam revenis al la urbo, kie li luis domon en kiu li deponis siajn librojn, medikamentojn kaj drogojn. Li prenis iom el la lastaj kaj metis ilin en polo-bastonon, por kiu li faris tenilon, kaj uzis sian lertecon por desegni pilkon. La sekvan tagon, post kiam li finis tion, li iris en la ĉeesto de la reĝo, kisis la teron antaŭ li, kaj sciigis al li eliri al la polo kampon por ludi. La reĝo estis akompanita de la emiroj, ĉambelanoj, veziroj kaj ŝtataj funkciuloj, kaj antaŭ ol li prenis sian sidlokon sur la kampo, Duban alproksimiĝis al li kaj transdonis al li la bastonon. “Prenu ĉi tion,” li diris. ”Tenu ĝin ĉi tiel kaj kiam vi rajdas sur la kampon, trafu la pilkon per plena svingo ĝis la palmo de via mano komencos ŝviti, kune kun la resto de via korpo. La drogo tiam eniros tra via palmo kaj disvastiĝos tra la resto de vi. Kiam vi finos kaj la drogo estos penetrinta, reiru al via palaco, lavu vin en la banejoj kaj iru dormi, ĉar vi estos resanigita. Tio estas ĉio.”

Je tio, la reĝo prenis la bastonon el li kaj ekrajdis tenante ĝin en sia mano. Li ĵetis la pilkon antaŭ si kaj rajdis post ĝi, batante ĝin forte, kiam li povis renkontiĝi kun ĝi, kaj tiam sekvis ĝin por bati ĝin denove ĝis lia manplato kaj la resto de lia korpo iĝis ŝvita pro la firma tenado de la bastono. Kiam Duban vidis ke la drogo jam estis penetrinta en la korpon de la reĝo, li ordonis ke la reĝo reiru al sia palaco kaj banu sin tuj. La reĝo reiris tuj kaj li ordonis ke la banejo estu purigita por li. Tio okazis, kaj dom-knaboj kaj sklavoj rapidis al li kaj preparis vestojn por li por surmeti. Li tiam eniris la banejon, lavis sin ĝisfunde kaj vestiĝis antaŭ ol li eliris, post kio li iris reen al sia palaco kaj endormiĝis.

Tiom pri li, sed pri Duban la saĝulo, li revenis kaj pasigis la nokton en sia domo, kaj matene li revenis peti permeson vidi la reĝon. Post permeso li eniris, kisis la teron antaŭ la reĝo kaj alparolis al li per tiuj versoj kiujn li kantis:

Virtoj estas noblaj kiam estas vi ilia mastro
Ĉar neniu povas preni al si belan ĉi-titolon.
Brilo el vizaĝo via disiradas kiel astro
de enuo pro negocoj ĝi tuj kaŭzas la abolon.
Via la vizaĝo lumos tutan vivon sen egalo,
sed ĝi ja sulkiĝos iom pro atako de la Tempo.
Sen avaro vi donacis al mi kvazaŭ pro regalo,
kiel pluvo portas bonon al la kampoj dum printempo.
Pro grandanimeco de vi, ne plu estas la kapitalo,
Sed de via altaj celoj vi baniĝis en la trempo.

Kiam Duban finis tiujn liniojn, la reĝo stariĝis kaj brakumis lin, antaŭ ol li sidigis lin apud si kaj prezentis lin per belaj honor-roboj. Tion li faris ĉar forlasante la banejojn li trarigardis sian korpon kaj trovis, je sia granda ĝojo kaj trankviliĝo, ke ĝi estis pura kaj arĝento-blanka, montrante neniun postsignon de lepro. Matene li iris al sia kortego kaj prenis sian sidlokon sur sia reĝa trono, dum la korteganoj kaj la oficistoj de la ŝtato ĉiuj antaŭstaris ĉe li, kaj tiam Duban alvenis. La reĝo leviĝis rapide por li kaj post kiam la saĝulo eksidis apud li, grandiozaj tabloj de manĝaĵoj estis preparitaj kaj li manĝis kun la reĝo kaj akompanis lin dum la resto de la tago. La reĝo tiam faris donacon al li de du mil dinaroj, krom la vestoj de honoro kaj aliaj donacoj, post kio li surĉevaligis lin sur sian propran ĉevalon.

Duban reiris hejmen, lasante la reĝon plenplena kun admiro por tio, kion li faris, kaj dirante: “Ĉi tiu homo traktis min eksteren ne uzante ajnan ŝmiraĵon. Je Dio, tiu estas lerteco de alta ordo! Li meritas donacojn kaj favorojn kaj mi ĉiam traktos lin kiel amikon kaj akompanaton.” La reĝo pasigis feliĉan nokton ĝojigis la sanecon de lia korpo kaj lian liberigon de la malsano. La venontan tagon, li eliris kaj sidiĝis sur sian tronon, dum liaj ŝtatoficistoj staris kaj la emiroj kaj veziroj sidiĝis dekstren kaj maldekstren de li. Li alvokis Duban, kiu eniris kaj kisis la teron antaŭ li, je kio la reĝo leviĝis, salutis lin, sidigis lin apud si kaj manĝis kun li. Li tiam prezentis lin kun pli da roboj de honoro kaj ankaŭ donacoj, kaj parolis kun li ĝis kiam noktiĝis, tiam li donis al li aliajn kvin vestojn de honoro kune kun mil dinarojn, post kio Duban iris dankeme hejmen.

La sekvan matenon, la reĝo venis al sia kortego, kie li estis ĉirkaŭita de siaj emiroj, veziroj kaj ĉambelanoj. Inter la veziroj estis malbela kaj malbonaŭgura viro, malmorala, avara kaj tiel envia, ke lin ekamis envio. Kiam tiu viro vidis, ke la reĝo prenis Duban kiel intimulon kaj rekompencis lin per favoroj, li fervoris kaj planis malutili al li. Ĉar, tiel la vortoj diras: “Neniu estas libera de envio” kaj “Maljusteco estas kaŝata en la animo; forto montras ĝin kaj malforto kaŝas ĝin.”

Ĉi tiu veziro alproksimiĝis al Reĝo Junan, kisis la teron antaŭ li kaj diris: “Reĝo de ĉi tiu epoko, mi kreskis ĉirkaŭita per via malavareco kaj mi havas iun gravan konsilon por vi. Se mi kaŝus ĝin de vi, mi ŝajnigus esti bastardo, sed se vi demandas, ke mi donu ĝin al vi, mi faros tion.” Junan estis perturbita de tio kaj diris: “Kia estas tiu konsilo de vi?” La veziro respondis: “Granda reĝo, estis dirajo de la antikvuloj, ke Tempo ne estas amiko al tiuj, kiuj ne observas la konsekvencojn de siaj agoj. Mi rimarkis, ke via majesto estas erare montranta favoron al malamiko, kiu provas detrui vian regnon. Vi traktis tiun viron kun grandanimeco kaj faris al li la plej grandan honoron, prenante lin kiel intimulon, tio estas io, kio plenigas min kun timo.”

Junan maltrankviliĝis; lia koloro ŝanĝiĝis kaj li demandis la veziron, pri kiu li estis parolanta. “Se vi estas dormanta, vekiĝu,” la veziro diris al li kaj daŭrigis: “Mi parolas pri saĝulo Duban.” “Damnon al vi,” ekkriis Junan. “Li estas mia amiko kaj la plej kara el l ahomoj al mi, ĉar li kuracis min per io, kion mi nur tenis en mia mano, de malsano kiun neniu alia kuracisto povus trakti. Iu kiel li ne troviĝas en ĉi tiu tempo aŭ en ĉi tiu mondo, de okcidento ĝis oriento. Vi povas akuzi lin, sed hodiaŭ mi atribuos al li pagon kaj kromsalajron, kun monata enspezo de mil dinaroj, dum eĉ se mi kundividus mian regnon kun li, tio estus tro malmulta. Mi pensas ke envio faris vin diri tion, kiu memorigas min pri la rakonto de Reĝo Sindbad.

Nun mateniĝis kaj tagiĝis kaj Ŝahrazad ĉesis rakonti, laŭ la permeso, kiun ŝi estis ricevinta.

< 3-a Nokto5-a Nokto >

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Arabaj Noktoj, Uncategorized. Legosigni la fiksligilon.

2 Respondoj al 4-a Nokto

  1. Resonado: 3-a Nokto | MONA Informado

  2. Resonado: 5-a Nokto | MONA Informado

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s