5-a Nokto

Kiam estis la kvina nokto, Dunjazad petis sian fratinon fini la rakonton. se ŝi ne estas tiom multe dormema kaj Ŝahrazad diris:

Mi aŭdis ho bonŝanca reĝo, ke reĝo Junan akuzis sian veziron pro envio kontraŭ Duban kaj volis, ke oni mortigu lin. “Mi poste tion bedaŭros” aldonis Junan “kiel rego Sindbad poste bedaŭris, ke li mortigis sian falkon.” “Pardonu min, mia Reĝa Moŝto,” diris la veziro, “sed kiel estis tio?” Junan daŭrigis:

Vi devas scii, ke estis persa reĝo kun pasio por ĝuo kaj amuziĝo, kiu havis korinklinon por ĉasado. Li prizorgis falkon, kiu estis lia konstanta kunulo nokte kaj tage, kaj kiu pasis la nokton sidante sur lia pojno. Li kunprenis ĝin al ĉasado kaj ĝi havis oran bovlon farita por ĝi, kiu pendis de ĝia kolo, kaj de kiu ĝi povis trinki. Unu tagon la ĉefo de falkobredistoj venis tien, kie li estis sidanta kaj diris al li ke estas tempo iri eksteren por ĉasado. La reĝo donis la ordonojn kaj forveturis kun la falko sur sia pojno, ĝis li kaj lia kompanio atingis valon, kie ili metis sian ĉas-linion. Kaptita en la ĉas-reto estis gazelo kaj la reĝo minacis, ke se iu ajn permesus ĝin salti super lian kapon tiu estos mortigita. Kiam la reton ili mallarĝigis, la gazelo venis tien, kie la reĝo tenis postenon, apogis sin sur siaj malantaŭaj kruroj kaj kunmetis la antaŭajn krurojn sur sia brusto, kvazaŭ ĝi estis kisanta la teron antaŭ la reĝo. Poste ĝi klinis sian kapon kaj tiam ĝi eksaltis super la reĝon, forkurante al la kamparon. La reĝo rimarkis, ke liaj viroj estis rigardantaj lin kaj palpebrumis unu la alian kaj kiam li demandis la veziro pri la signifo de tio kaj la veziro klarigis: “Ili atentigas ke vi diris se iu lasus la gazelon salti super lia kapo, li estus mortigota.”

La reĝo tiam ĵuris. ke li ĉasos ĝin kaj li forrajdis al persekuto, sekvante la gazelon ĝis li alvenis al monto. Tie preterpasante tra fendo la reĝo malligis sian falkon kaj la birdo forŝiris la okulojn de la gazelo, blindigante kaj stultigante ĝin, tiel ke la reĝo povis tiri sian hakilon kaj terenfrapi ĝin per sola bato. Li tiam deĉevaliĝis kaj tranĉis lian gorĝon, post kio li senfeligis ĝin kaj ligis ĝin al sia selo. Ĉar tio okazis tagmeze en varmego kaj la regiono estis dezerta kaj senakva, la reĝo kaj lia ĉevalo estis soifa nun. La reĝo gvatis ĉirkaŭen kaj malkovris arbon, el kiu io simila al likva butero gutadis. Portante paron da gantoj, li prenis la bovlon de la falko el ĝia kolo, plenigis ĝin per tiu likvaĵo kaj metis ĝin antaŭ la birdo, sed la birdo frapis la bovlon kaj renversis ĝin. La reĝo prenis ĝin kaj plenigis ĝin denove, pensante ke la falko devis esti soifa, sed la samo okazis tuj kiam li metis la bovlon duafoje antaŭ la birdo. Tio tedis lin, kaj li la trian fojon plenigis la bovlon kaj metis ĝin antaŭ sian ĉevalon, sed denove la falko renversis ĝin per sia flugilo. La reĝo blasfemis, kriante: “Vi la plej malbonsorta de birdoj, vi detenas min de trinkado, kaj vin mem kaj la ĉevalon”. Li tiam detranĉis ĝian flugilon kun bato de glavo, sed la birdo levis la kapon kvazaŭ por diri per gesto: “Rigardu la pinton de la arbo.” La reĝo levis la okulojn kaj kion li vidis estis idaro de vipuroj kies veneno gutadis malsupren. Tuj bedaŭrante tion, kion li faris, li surĉevaliĝis kaj rajdis reen al sia tendo, alportante kun si la gazelon, kiun li transdonis al la kuiristo, dirante al li preni ĝin kaj rosti ĝin. Dum li sidis sur la seĝo kun la falko sur lia pojno, la falko elspiris sian lastan spiron kaj mortis, lasante sian mastron ekkrii kun malĝojo pro tio, ke li mortigis ĝin, malgraŭ tio, ke ĝi savis lian vivon. Tiel finiĝas la rakonto de Reĝo Sindbad.

“Granda reĝo,” la veziro diris, “Sindbad agis ekster-necese kaj mi povas vidi nenion malĝustan en tio. Mi mem agas pro simpatio por vi, por ke vi konsciu ke mi pravas, ĉar alie vi eble renkontos la saman sorton kiel la veziro kiu intrigis kontraŭ la princo.” “Kiel tio okazis?” La reĝo demandis, KAJ LA VEZIRO DIRIS:

“Vi devas scii, via reĝa moŝto, ke estis veziro en la servo de iu reĝo, kiu havis filon kun pasio pri ĉasado. Ĉi tiu veziro estis ordonita akompani la princon, kien ajn li iris, kaj do, kiam iun tagon la princo iris ĉasi, la veziro rajdis kun li. Rajdante ili ekvidis grandegan beston kaj la veziro kuraĝigis la princon persekuti ĝin. La princo postrajdis ĝin ĝis li ne plu estis videbla kaj la besto tiam malaperis en la dezerto, lasante la princon sen ideo kien iri. Ĝuste tiam, antaŭ si, li ekvidis plorantan knabinon kaj kiam li demandis al ŝi, kiu ŝi estis, ŝi diris al li: ‘Mi estas filino de unu el la reĝoj de Hindujo kaj dum mi estis en ĉi tiu dezerto mi iĝis dormema. Tiam, antaŭ ol mi komprenis tion, kio okazis, mi defalis de mia bruto kaj restis sola, ne sciante kion fari.’

Kiam la princo aŭdis tion, li kompatis la knabinon kaj prenis ŝin malantaŭ si, sur la dorso de sia ĉevalo. Survoje, li pasis ruinitan konstruaĵon kaj la knabino diris ke ŝi volis malpezigi sin. Li deĉevaligis ŝin, sed ŝi restis dum tiom longa tempo ke li decidis sekvi ŝin, nur por malkovri ke, kvankam li ne rimarkis tion, ŝi estis ina Ĥulo (1) kaj ŝi estis diranta al siaj infanoj: ‘Mi venigis dikan junulon hodiaŭ al vi.’ ‘Venigu lin al ni, panjo,’ ili diris, ‘por ke ni englutu lin.’ Aŭdinte tion, la princo ektremis, timante por sia vivo kaj estis certa, ke li tuj mortos. Li estis retiriĝanta, kiam la Ĥulino eliris kaj vidinte lin en paniko kaj tremetanta, ŝi demandis pro kio li timas. ‘Mi havas malamikon kiun mi timas,’ li diris al ŝi. ‘Ĉu vi nomas vin princo?’ ŝi demandis, kaj kiam li jesis, ŝi daŭrigis: ‘Kial vi ne subaĉetas lin per via mono?’ ‘Li ne akceptas monon, li volas nur mian vivon,’ li diris al ŝi, aldonante: ‘mi timas lin kaj mi eraris.’ ‘Tiuokaze, se tio, kion vi diras estas la vero, tiam petu helpon de Dio,’ ŝi diris, ‘ĉar Li protektos vin kontraŭ la malbono de via malamiko kaj la malbono pro kio vi timas lin.’ Je tio la princo levis la kapon al la ĉielo kaj diris: ‘Dio, kiu respondas al la preĝoj de tiuj en mizero kiam ili vokas Vin, kaj Kiu forigas la malbonon, helpu min kontraŭ mia malamiko kaj forigi lin de mi, ĉar Vi havas la povon fari tion, kion Vi volas.’

Post ŝi aŭdis la preĝon de la princo, la ĥulino forlasis lin. La princo reiris al sia patro kaj kiam li sciigis lin pri la konsilo de la veziro, lia patro alvokis la homon, kaj lin mortigis. Kaj pri vi, via reĝa moŝto, se vi fidas tiun saĝulon, li vidos ke vi mortos la plej malbonan de la mortoj, kaj ĝi estos la viro, tiu, kiun vi tiel bone traktis kaj akceptis kiel amiko, tiu, kiu ekstermos vin. Ĉu vi ne vidas, ke li kuracis vian malsanon el ekstero per io, kion vi tenis en la mano, do kiel vi povas esti certa ke li ne mortigos vin per io alia, kion vi tenos?”

“Tio, kion vi diras estas ĝusta, veziro, mia vera konsilisto,” konsentis la reĝo, “tiu homo venis kiel spiono por ekstermi min kaj se li povis resanigi min per io, kion mi tenis, eble li povos mortigi min per io, kion mi flaros.”

Tiam la reĝo demandis la veziron pri tio, kion oni faru pri Duban. La veziro diris: “Voku lin tuj, dirante ke li venu ĉi tien, kaj kiam li venos, dehaku lian kapon kaj tiam vi estos savita de ajna damaĝo li intencas fari al vi. Perfidu lin antaŭ ol li perfidos vin.” La reĝo konsentis kun la veziro, kaj alvokis Duban, kiu venis volonte, ne sciante kion Dio la Kompatema estis ordoninta. Tio estis kiel la poeto diris:

Se vi timas vian sorton, vi ne estu en kolero,
zorgos viajn la aferojn la farinto de la tero.
Ĉar okazos nure tio, kio estis jam skribita.
Vi sekuros, ĉar alio estos tute forbarita.

Duban la saĝulo venis en la ĉeesto de la reĝo kaj recitis:

Estas vere oportune montri viajn la meritojn
Eĉ se parte ne komplete kaj eĉ malgraŭ viajn spitojn
Diru, kiucele nune uzi miajn verk-spiritojn?
Vi donacis al mi kvankam mi ankoraŭ ne demandis,
sen prokrasto la favorojn al mi doni vi komandis.
Kial do ne laŭdu mi vin proze, verse kaj muzike,
verke kaj romane, danke, kaj sekrete kaj publike?
Mi registros la profitojn, donacitan la amason,
Vi forigis miajn zorgojn kaj pezigis mian kason.

Li daŭrigis tion per alia poemo:

Vi forgesu pri la zorgoj, kaj vi fidu nur al sorto;
Ĝuu bonon kiu venos baldaŭ, tuj al via korto,
Ne plu pensu pri pasinta tempo kaj ofenda vorto.
Ja ekzistas multaj ĝenaj kaj malbelaj la eventoj
kies sekvoj movos homojn post kompreno al kontentoj.
Dio agas nur laŭ volo kaj ne home laŭ envio;
Se vi kredas male certe staros kontraŭ via Dio.

Li plue recitis:

Lasu viajn viv-aferojn al Li, la Ĝentila Dio,
dum ripozas via koro for de ĉia monda fio.
Sciu, ke aferoj iras ne laŭ via daŭra preĝo,
sed laŭ la decidoj, kiujn faras Dio, nia reĝo.

Li tiam recitis:

Vi kuraĝu, malstreĉiĝu, vi forgesu la dolorojn;
la doloroj kaj la zorgoj ronĝas fortajn homajn korojn.
Ne planadu, ho vi, kiu estas senebleca sklavo.
Vi forlasu ĝin al Dio, vivu en feliĉa savo.

La reĝo demandis lin: “Ĉu vi scias kial mi alvokis vin?” “Neniu scias tion, kio estas kaŝita krom Dio” Duban respondis. “Mi venigis vin,” diris la reĝo, “por mortigi vin kaj preni vian vivon.” Ĉi tio mirigis Duban, kiu diris: “Kial vi mortigos min, via Reĝa majesto, kaj kio estas mia kulpo?” “\oni diris al mi, ke vi estas spiono,” respondis la reĝo, “kaj, ke vi venis por murdi min. Mi intencas mortigi vin antaŭ ol vi povas fari la samon al mi.” La reĝo tiam vokis la ekzekutiston kaj diris: “Detranĉu la kapon de tiu perfidulo, do ke ni estu libera de lia malbono.” “Ŝparu min”, diris Duban, “kaj Dio indulgos vin; ne mortigu min, por ke li ne mortigu vin.”

Li tiam ripetis tion, kion mi ripetis al vi ifrito, sed vi ne forlasos vian intencon mortigi min. Simile, la reĝo insistis: “Mi ne estos sekura se mi ne mortigos vin. Vi resanigis min per io, kion mi tenis en mia mano kaj mi ne povas esti certa ke vi ne mortigos min per io, kion mi flaros aŭ en ia alia maniero.” Duban diris: “Mia rekompenco de vi, ho reĝo, estas la rekompenco de bono per malbono,” sed la reĝo insistis: “Vi devas esti mortigota senprokraste.”

Kiam Dubajo estis certa, ke la reĝo tuj mortigos lin, li ekploris kaj funebris pro la bono li faris al senmeritulo, kiel la poeto diris:

Maimuna (2), nia bebo, ja ne havas ŝi prudenton,
kvankam ŝia patro havas kaj prudenton kaj talenton.
Kiu iras sur deklivo, kiu glitan teron spitas ,
Tiu senpripenson faras, kaj li falon ja meritas

La ekzekutisto tiam venis, kovris la okulojn de Duban kaj elprenis sian glavon, petante permeson de reĝo procedi. Duban ploris kaj petegis la reĝon: “Indulgu min, kaj Dio indulgos vin; Ne mortigu min, por ke Dio ne mortigu vin.” Li recitis:

Donis mi konsilon bonan sed mi ne ricevis fidon,
Dum aliaj ja sukcesis, nur uzante fi-perfidon.
La konsilo mia tiam kaŭzis humiligan ridon.
Se mi vivos, mi ne donos mian la konsilon ree;
se mi faros, konsilantoj estu malbenitaj vee.

Tiam li diris al la reĝo: “Se tiu estas, kiel vi rekompencas min, ĝi estas la rekompenco de krokodilo.” La reĝo petis la historion de la krokodilo, sed Duban respondis: ”Mi ne povas rakonti ĝin al vi, en tiu stato. Mi petegas vin indulgu min je Dio, por ke Dio indulgu vin.” Je tio unu el la korteganoj de la reĝo leviĝis kaj petis la reĝon ŝpari la vivon de Duban, rimarkante: “Ni ne vidis ke li faris al vi ajnan malĝustaĵon, sed nur ke li savis vin de malsano kiun neniu alia kuracisto povis trakti.” La reĝo diris: “Vi ne scias, kial mi ordonis sian mortigon, sed tio estas ĉar, se mi volos pardoni lin, mi mem certe mortos. Viro kiu kuracis min de mia malsano per io, kion mi tenis en mia mano povas mortigi min per io, kion mi flaros. Mi timas, ke li estis subaĉetita por murdi min, ĉar li estis spiono kaj tio estas kial li venis ĉi tien. Li devas esti ekzekutita, kaj poste mi estos savita.”

Duban ripetis sian plendon por kompato, sed komprenante ke li ne povos eviti ekzekuton, li diris al la reĝo: “Se mi devas esti mortigita, permesu al mi prokraston por ke mi reiru al mia domo, donu instrukciojn al mia familio kaj al miaj najbaroj pri mia entombigo, pag miajn ŝuldojn kaj fordoni miajn librojn pri medicino. Mi havas tre specialan libron kiun mi prezentos al vi por konservigi ĝin en vian trezorejon.” “Kio estas en tiu libro?” demandis la reĝo. “Sennombraj sekretoj,” Duban respondis, “kaj unu el tiuj estas ke, se vi forigos mian kapon kaj tiam malfermos tri paĝojn en ĝi kaj lego tri liniojn en la maldekstra paĝo, mia kapo parolos al vi kaj respondos ĉiujn viajn demandojn.” La mirigita reĝo tremis de ĝojo. “Kiam mi forigos vian kapon, ĉu vi vere parolos al mi?” li demandis. “Jes,” diris Duban. “Ĉi tiu estas nekredebla afero!” ekkriis la reĝo, kaj li forsendis lin kun eskorto.

Duban revenis hejmen kaj solvis ĉiujn liajn aferojn, kaj tiam la sekvan tagon li revenis al la kortego, kie ĉiuj veziroj, ĉambelanoj, deputitoj kaj oficistoj de la ŝtato kunvenis, kaj la loko aspektis kiel ĝardeno plena de floroj. Li eniris kaj estis venigita al la reĝo, portante sian malnovan libron kune kun ujo de kolirio (3) enhavanta pulvoron. Li sidiĝis kaj petis teleron, kiu estis tuj alportita. Li tiam verŝis la pulvoron sur la teleron kaj etendis ĝin, kaj post tio li diris: “Reĝo, prenu tiun libron, sed ne malfermu ĝin ĝis vi forigos mian kapon. Kiam vi faros tion, metu mian kapon sur la teleron kaj premu ĝin al la pulvoro. Je tio, la fluo de sango haçtos kaj poste vi povas malfermi la libron.”

La reĝo prenis la libron de li kaj ordonis lian ekzekuton. La ekzekutisto dehakis lian kapon, kiu falis sur la teleron, kie ĝi estis premita en la polvon. La sango ĉesis flui kaj Duban la saĝa malfermis la okulojn kaj diris: “Ho reĝo, malfermu la libron.” La reĝo faris tion, sed li trovis ke la paĝoj estis kungluitaj, do li metis sian fingron en sian buŝon, por malsekigi ĝin per sia salivo, kaj kun malfacileco li malfermis la unuan, la duan kaj la trian paĝojn. Li malfermis ses paĝoj entute, sed kiam li rigardis ilin, li povis trovi nenion skribita tien. “Saĝa viro,” li diris, “estas neniu skribo ĉi tie.” “Malfermu pliajn paĝojn,” diris Duban. La reĝo malfermis tri pliajn paĝojn, sed baldaŭ li sentis la venenon per kiu la libro estis trempita kaj kiu estis eniranta en sian korpon. Li estis turmentita de konvulsioj kaj kriis ke li estis venenita, dum Duban recitis:

Ili ja kutimis uzi sian povon arogante,
sed ĝi baldaŭ malaperis, kaj validis malkonstante.
Se iliaj agoj justus, ili trovus nur justecon,
Sed tiranis ili. Tempo agis do laŭ justa deco,
kaj turmentis ilin multe; punoj kaj de ĉiu speco.
Estis kvazaŭ ilin pune la admono morne sonas:
'Tio estas nur pro tio, Tempo justas ne malbonas.’

Tuj kiam la kapo de Duban finis paroli, la reĝo falis senviva. Sciu do, ifrito, se la reĝo ŝparus Duban, Dio ŝparus lin, sed li rifuzis kaj volis havi lin mortigita, do Dio detruis lin. Se vi indulgus min, Dio ŝparus vin …

4-a Nokto — 6-a Nokto >

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Arabaj Noktoj, Literaturo, Uncategorized. Legosigni la fiksligilon.

Unu respondo al 5-a Nokto

  1. Resonado: 4-a Nokto | MONA Informado

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s