Zamenhofa-tago celebrita kun prelegoj kaj festoj en Irano

Same kiel an aliaj landoj, kunveni kaj festi la naskiĝtagon de Zamenhof estas jam tradicia evento ankaŭ en Irano. Ĉi-jare, la 15-an de decembro estis peza polucio en Tehrano kaŭzante fermon de lernejoj kaj striktajn trafik-regulojn. Malgraŭ ege danĝera polucio, en la oficejo de Irana Esperanto-Asocio (IREA) kunvenis dek esperantistoj por festi la Zamenhof-tagon kun du prelegoj kaj multe da dolĉaĵoj apud kafo kaj kuko.

La unuan prelegon kies titolo estis “Esperanto, kial jes?” prezentis Ing. Mamduhi, kiu jam prezentis alian prelegon pasint-monate titolita: “La angla, kial ne?”.

La duan prelegon titolita “kuraco kaj paco” prezentis d-ro Sayadpour.

Post la prelegoj, la partoprenantoj festis la naskiĝ-datrevenon de Zamenhof kaj fermis la kunvenon per komuna foto.

Samtage, esperantistoj en Sagez, urbo okcidente de Irano, okazigis Zamenhof-tagan feston por la unua fojo. La feston aranĝis f-ino Ŝler Karimi, aktiva esperantistino en Kurdistan-provinco.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en ایران​-Irano. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s