3-a Nokto

Kiam estis la tria nokto, Dunjazad petis sian fratinon fini la rakonton. “Kun plezuro,” diris Ŝahrazad kaj daŭrigis: “Mi aŭdis, ho bonŝanca reĝo, ke la tria maljunulo diris al la feo pli rimarkindan rakonton ol la aliaj du, kaj en lia mirigo kaj ĝuo la ifrito donacis al li la ceteran parton de la sango-ŝuldo kaj permesis al la komercisto foriri libere. Liaflanke, la komercisto iris kaj dankis la maljunulojn, kiu gratulis lin pro lia savo, post kio ĉiu foriris hejmen. Tio tamen ne estas pli mirinda ol la rakonto de la fiŝkaptisto.” Kiam la reĝo demandis, kio tio estas, ŝi daŭrigis:

Mi aŭdis, ho bonŝanca reĝo, ke iam estis malriĉa, maljuna fiŝkaptisto kun edzino kaj tri infanoj, kiu havis la kutimon ĵeti sian reton ekzakte kvar fojoj ĉiutage. Li iris al la marbordo tagmeze iun tagon, metis sian korbon surteren, refaldis sian ĉemizon, vadis en la maro kaj ĵetis sian reton. Li atendis ĝis la reto profundigyis malsupren antaŭ ol li tiris la ŝnurojn kune kaj tiam, trovante ĝin peza, li provis malsukcese treni ĝin eksteren.Li prenis unu finon de ĝi al la bordo kaj fiksis ĝin al kejlo kiun li portis tien, kaj post tio li senvestiĝis kaj plonĝis en la maron apud ĝi, kie li daŭre tiris ĝin, ĝis li sukcesis preni ĝin supren. Li elgrimpis kun ĝojo, surmetis siajn vestaĵojn reen kaj li iris al la reto, nur por malkovri ke tio, kio estas en ĝi, estas morta azeno, kaj ke la azeno faris truon en la reto. La fiŝisto estis afliktita de tio kaj recitis la formulon: “Ne ekzistas potenco kaj neniu forto krom Dio, la Supera, la Ĉiopova,” antaŭ ol diris: “Tiu estas stranga afero, ke Dio donis al mi kiel manĝaĵon!” Kaj tiam li recitis:

Se vi serĉas la danĝeron, naĝe en malluma pado, 
Vi rezignu, ĉar nur Dio zorgas pri la pan-gajnado. 
Fiŝkaptisto iras nokte perlabori sian panon; 
Jen la maro sub ĉielaj steloj. Dio havis planon. 
Kaj li plonĝas en la maron tamen ja en malkvieto, 
daŭre la okuloj iras nur al moviĝanta reto. 
Li feliĉas pro la nokto, kaj reiras al hejm-loko, 
Unu fiŝo havas sian grandan buŝon en la hoko. 
Tiun fiŝon li je granda prezo vende tuj kolportas, 
Al homo jes varmiĝanta, kiu hejme tre komfortas. 
Glora estas nia Dio, kiu donas kaj forprenas; 
Unu homo manĝas fiŝon kaj la dua kapti penas. 

Li kuraĝigis sin, dirante, ke la ĉiopova Dio favoros lin kaj li recitis:

Se vi frontas malfacilon kaj ne havas bonan gvidon, 
Vestu vin per pacienco, prenu bonan la decidon. 
Ne al ĉiopova dio plendu, kiel apostato, 
Sed al tiuj kiuj al li plu rigardas sen kompato.

Li liberigis la azenon el la reto, tordis la reton antaŭ ol denove li lanĉis ĝin kaj iris reen al la maro. Alpreĝante la Nomon de Dio, li faris alian ĵetadon, atendis ĝis la reto estis enlokiĝinta, kaj trovis ĝin eĉ pli peza kaj pli malfacila movebla ol antaŭe. Pensante ke ĝi devas esti plena de fiŝoj, li ligis ĝin al la kejlo, demetis siajn vestojn kaj subakviĝis en la maro por liberigi ĝin. Post tirado de ĝi forte li alportis ĝin al la bordo, nur por malkovri ke tio estis granda kruĉo plena je sablo kaj koto. Afliktita de tiu vido, li recitis:

Ho problemoj de la tempo, por rezigno jen kondiĉo. 
Haltu, eĉ se por vi ne jam devus esti ĝen-sufiĉo. 
Mi eliris serĉe de la ĉiutaga mia pano, 
Sed mi trovis ke mi vagas en kompleta tuta vano. 
Multajn fojojn jen stultulo venas al plej fora stelo 
sed saĝuloj multaj kuŝas ja surtere aŭ en kelo! 

La fiŝkaptisto forĵetis la poton, tordis sian reton, purigis ĝin kaj reiris por la tria fojo al la maro, petante je Dio pardonu lin. Li faris sian ĵetadon kaj atendis ĝis la reto enlokiĝis antaŭ ol li tiris ĝin, kaj ĉi foje tio, kion li trovis en ĝi estis eroj de potoj, boteloj kaj ostoj. Li estis furioza kaj, verŝis amarajn larmojn, li recitis:

Pri la viv-rimedoj viaj mankas al vi la sekuro;​ 
Ĝin ne portos al vi iam klero aŭ literaturo.​ 
Bona ŝanco kaj nutraĵo estas aĵoj malsamspecaj,​ 
kiel landoj, kiuj estas aŭ fekundaj aŭ sekecaj.​ 
Ŝanĝoj dum la temp' mallevas el la trono homojn klerajn,​ 
Dum bonŝanco surtronigas homojn tute sci-mizerajn.​ 
Morto venu, kaj min prenu, for el vivo-embaraso;​ 
Falkoj jen alterigitaj por ke flugu nun anaso.​ 
Vin ne igu mira homo ja malriĉa sed scienca​ 
dum alia estas rekte malsupera sed potenca.​ 
Estas birdoj, kiuj devas flugi eĉ al oriento,​ 
dum alia ja ricevas manĝon sia sub tegmento.​ 

Li tiam rigardis supren al la ĉielo kaj diris: “Ho mia Dio, Vi scias ke mi nur ĵetas mian reton po kvar fojojn tage. Mi faris tion jam trifoje kaj akiris nenion, tial ĉifoje donu al mi ion per kio mi vivu.” Li prononcis la nomon de Dio kaj ĵetis sian reton en la maron. Li atendis ĝis ĝi enlokiĝis kaj tiam li provis tiri ĝin, sed trovis ke ĝi estis kaptita en la fundo. Li recitis la formulon: “Estas neniu potenco kaj neniu forto krom Dio’, kaj daŭrigis:

Kiom aĉa estas nia bela kaj malbona mondo 
kiu lasas la gefilojn en sufera vivo-ondo. 
Eble en mateno ĉio ŝajnas esti tute bone 
sed vespere en veneno-glaso mi enfalas drone. 
Al demando: "Ĉi-momente kiu bonan vivas vivon?” 
La respondo, ke mi vivas tiel, estas sen motivo. 

La fiŝkaptisto demetis siajn vestojn kaj, post subakviĝo, li kun sia plej forta povo trenis la reton al la bordo. Tiam, kiam li malfermis ĝin, li trovis en ĝi latunan botelon kun plumban sigelon, sur kiu estis la subskribo de nia mastro Salomono (2), filo de Davido, al ambaŭ el kiuj estu paco. La fiŝisto estis ĝojigita vidi ĉi tion, dirante al si, ke ĝi valoras dek orajn dinarojn, se li vendas ĝin en la kupro-merkato. Li skuis ĝin kaj, malkovrante ke ĝi estis peza krom sigelita, li diris al si: “Mi scivolas kio estas en ĝi? Mi malfermu ĝin kaj rigardu antaŭ ol vendi ĝin.” Li elprenis tranĉilon kaj prilaboris sur la ŝtopilo, ĝis li eltiris ĝin de la botelo, kiun li tiam metis sur la grundo, kaj skuis la botelon por elverŝi la enhavon. Je lia miro, unue nenion elvenis, sed poste aperis fumo kiu leviĝis supren al la ĉielo kaj etendiĝis super la surfaco de la grundo. Kiam la tuto de la fumo estis eksteren, ĝi kolektiĝis kaj konkretiĝis; tremo trakuris ĝin kaj ĝi fariĝis ifrito kun kapo en la nuboj kaj la piedoj sur la tero. Lia kapo estis kiel kupolo, liaj manoj estis kiel forkoj de ventumilo por grajnoj kaj liaj piedoj kiel mastoj de ŝipo. Li havis buŝon kiel kaverno kun dentoj kiel rokoj, dum lia naztruoj estis kiel kruĉoj kaj liaj okuloj kiel lampoj. Li aspektis malhela kaj sulkiĝanta.

Vidante ĉi tiun ifriton, la fiŝkaptisto ektremis; liaj dentoj interfrapiĝis; lia buŝo sekiĝis kaj li ne povis vidi kien li iris. Vidante lin la feo ekkriis: “Ekzistas neniu dio krom la Dio de Salomono, Lia profeto. Profeto de Dio, ne mortigu min ĉar mi neniam malobeos vin en vorto aŭ ago.” Ifrito,” la fiŝkaptisto diris, “Vi parolas pri Salomono, la profeto de Dio, sed Salomono mortis antaŭ mil okcent jaroj kaj ni vivas en la lasta tempo de la mondo. Kio estas via rakonto kaj kiel vi eniris en tiun botelon?” Je kio la ifrito respondis: “Ne ekzistas dio krom la Dio. Mi havas bonajn novaĵojn por vi, fiŝkaptisto. “Kio estas tio?” La fiŝkaptisto demandis, kaj la feo diris: “Mi nun tuj mortigos vin la la plej malbona morto-maniero.” “Pro tiu bona novaĵo, ĉefo de la ifritoj,” kriis la fiŝkaptisto, “vi meritas ke la Dia protekto estu formetita de vi, vi malbenita kreitaĵo. Kial vi mortigos min kaj kion mi faris por meriti tion? Estis mi kiu savis vin el la fundo de la maro kaj venigis vin sur la teron.

Sed la ifrito diris: “Elektu kian morton vi volas kaj kiel vi volas, ke mi mortigu vin.” “Kian malĝustaĵon mi faris,” demandis la fiŝkaptisto, “kaj kial vi punas min?” La ifrito respondis: “Aŭskultu mian rakonton,” kaj la fiŝkaptisto diris: “Rakontu, sed mallongigu ĝin ĉar mi estas en miaj lastaj spiroj. “Sciu, fiŝkaptisto,” la ifrito diris al li, “ke mi estis unu el la kontraŭreligiaj feoj, kaj kiu kune kun Ŝaĥr, la feo, mi rebelis kontraŭ Salomono, filo de Davido, al ambaŭ el kiuj estu paco. Salomono sendis sian veziron, Asaf, venigi min al Li sub trudado kaj mi devis akompani lin en stato de humiliĝo kaj stari antaŭ Salomono. “Mi rifuĝas ĉe la Dio!” ekkriis Salomono, kiam li vidis min, kaj li tiam proponis min konvertiĝi al la Fido kaj proponis, ke mi eniru en sia servo. Kiam mi rifuzis, li venigis tiun botelon, en kiu li malliberigis min, sigelante ĝin kun plumbo kaj surskribante ĝin per la Plej Granda Nomo de Dio. Tiam, laŭ lia ordono, la feoj portis min kaj forĵetis min en la mezo de la maro.

“Dum cent jarojn mi restis tie, promesante al mi mem, ke mi donus al iu ajn, kiu liberigus min sufiĉan riĉecon por lia tuta vivo, sed la jaroj pasis kaj neniu savis min. Dum la sekvaj cent jaroj mi diris al mi, ke mi malfermus ĉiujn trezorojn de la tero al mia savanto, sed denove neniu savis min. Kvarcent jarojn poste, mi promesis, ke mi plenumos tri dezirojn, sed mi ankoraŭ estis malliberigita, do mi fariĝis furioze kolera kaj diris al mi mem ke mi mortigos tiun, kiu savos min, donante al li la elekto de kiel li volos morti. Estas vi kiu estis mia savanto, do mi permesos al vi ĉi tiun elekton.”

Kiam la fiŝkaptisto aŭdis tion, li ekkriis en miro pri sia malbona sorto liberigi la ifritonn nun, kaj li daŭrigis: “Indulgu min, Dio bonvole indulgos vin, kaj vi ne mortigu min, por ke Dio ne metu vin en la povon de tiu, kiu mortigos vin.” “Mi devas mortigi vin”, insistis la feo, “do elektu, kiel vi volas morti” Ignorante tion, la fiŝkaptisto provis alian alvokon, li invitis la ifriton montri dankemon pro lia liberigo. “Ĉar ke vi liberigis min, mi mortigos vin,” ripetis la ifritonn, je kio la fiŝkaptisto diris: “Sinjoro de la ifritoj mi faris al vi bonon kaj vi repagas min per malbono. La proverbaj linioj estas ĝustaj, kie ili diras:

Ni al ili faris bonon, ili dankis per malbeno, 
kaj je Dio tio estas pagi dolĉon per veneno. 
Helpi iun sen merito, kiu estas al vi ĝeno, 
estas kiel tre klopodi por la savo de hieno. 

“Ne daurigu tion, tiom longe,” diris la ĝino aŭdinte ĝin, “ĉar morto alproksimiĝas al vi.” La fiŝkaptisto diris al si: “Li estas feo kaj mi estas homo. Dio donis al mi sanan inteligentecon, kiun mi povas uzi por malkovri manieron detrui lin, dum li nur povas uzi nur senkompatan ruzaĵon.” Do li demandis: “Ĉu vi certe mortigos min?” Kaj la feo konfirmis tion, kaj la fiŝkaptisto daŭrigis: “Mi petegas vin je la Plej Granda Nomo enskribita sur la sigelo de Salomono, kaj petas vin doni al mi veran respondon al demando, kiun mi havas.” “Mi respondos”, respondis la ifrito, estante skuita kaj ĝenita per la mencio de la Plej Granda Nomo, kaj li daŭrigis: “Demandu vian demandon sed ĝi estu mallonga.” La fiŝkaptisto daŭrigis: “Vi diris ke vi estis en tiu botelo, sed ne estas spaco en ĝi por via mano aŭ piedo, mi ne parolu pri la resto de via korpo.” “Ĉu vi ne kredas, ke mi estis en ĝi?” demandis la ĝino, al kiuj la fiŝkaptisto respondis: “Mi neniam kredos, ĝis mi vidos ĝin per miaj propraj okuloj.”

Mateniĝis kaj tagiĝis, kaj Ŝahrazad ĉesis paroli, laŭ la permeso, kiun ŝi estis havinta. 

< 2-a Nokto4-a Nokto >


Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Arabaj Noktoj, Uncategorized. Legosigni la fiksligilon.

2 Respondoj al 3-a Nokto

  1. Resonado: 2-a Nokto | MONA Informado

  2. Resonado: 4-a Nokto | MONA Informado

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s