La 12-a MezOrienta kaj NordAfrika (MONA) Kunveno de Esperanto en Kaŝano, Irano

La 12-a MezOrienta kaj NordAfrika (MONA) Kunveno de Esperanto en Kaŝano, Irano , 28-31 de marto 2019


Parto de la kunvenanoj en la kunvenejo

La 12a MONA kunveno kun rekorda nombro de 36 partoprenantoj el entute 11 landoj okazis en Irano, kiel la unua internacia Esperanto-kongreso en la lando. Elde 36 partoprenantoj, 18 estis el eksterlando kaj 18 el 5 urboj de Irano. El Francio partoprenis 6 samideanoj, kio estis la plej alta nombro ol tiu de ĉiuj aliaj landoj.

La ĉefaj organizanto de la kunveno eksterlande estis prof. Renato Corsetti kun helpo de s-ino Annie Grente, kaj enlande estis inĝ. Nazi Solat, kun helpo de d-ro Keyhan Sayadpour kaj s-ro Suruŝ Mohammadzade.


Prof. Renato Corsetti preleganta en MONA-12, kies ĉefa ekster-irana organizanto ankaŭ estis li

La plejmulto de kunvenanoj ekvojis matene de Tehrano la 28an de marto perbuse kaj ĝuis ĉ. 4-horan veturadon al Kaŝano vidante diversspecajn pejzaĝojn survoje. Post enhoteliĝo kaj tagmanĝo en Kaŝano, okazis komuna vizito al kelkaj historiaj domoj kaj banejjo en la antikva parto de la urbo. Pri tiuj historiaj konstruaĵoj – kaj ankaŭ preskaŭ pri ĉiuj aliaj vidindaĵoj en kaj apud Kaŝano, kiuj estis planitaj kiel vizit-celoj dum la kelktaga kunveno – jam antaŭe esperant-lingvaj artikoloj estis enmetitaj en la Vikipedion kaj pri tio ĉiuj MONA-partoprenantoj estis informitaj  pere de WhatsApp-grupo, kion bonvole estigis s-ino Annie Grente. Tiaj artikoloj alireblis/as ankaŭ tra: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ka%C5%9Dano#Vidinda%C4%B5oj_en_Ka%C5%9Dano

Prof. Renato Corsetti komencis la kunvenon en la mateno de la 29a de marto en la kunvenejo, salono en Ĥaneje Nogli (La Eta Domo), hotelo kiun oni konstruis el kelkaj tradiciaj kaj historiaj domoj en Kaŝano, eble la plej malnova urbo en Irano (ĉ. 8000 jarojn antaŭe).

Prof. Corsetti koncize prezentis pri antaŭaj MONA-oj kaj la nuna situacio de la movado en MONA-landoj. Fine de lia prelego, li respondis al diversaj demandoj de la kunvenanoj.

La dua ero de la kunvena programo estis tre interesa kaj bonvenigita prelego de s-ino Maria Butan el Francio pri “La Pejzaĝo kaj ĝia Influo sur Nin”. En siaj paroloj ŝi pritraktis diversajn difinojn, eldirojn kaj teoriojn de kompetentuloj rilate al pejzaĝo, kaj prezentis demandojn al la aŭskultantoj pri impresoj, kiujn diversaj pejzaĝoj estigas en nin, aŭ tio, kion nia animstato aldonas al de ni rigardataj pejzaĝoj.

Poste s-ino Annie Grente, fracino nun loĝanta en Grekujo – kiu jam de tagoj antaŭe ekestis en Kaŝano, kaj sukcesis varbi kelkajn surlokajn irananojn invitante ilin partopreni tiun aŭ alian parton de la kunveno/ekskuroj – parolis subtiltole de “Portretoj de Mezorientaj Rifuĝintoj”. Ŝi rakontis pri kortuŝa situacio de rifuĝintoj kaj detaligis pri tio, kio okazas por ili en la insulo Samos, Grekujo. Ŝi gvidas lingvajn kursojn tie – kaj iam prezentas ankaŭ Esperanton al la rifuĝintoj.

Post la irana tradici-menua tagmanĝo, okazis ekskurso al la antikva kaj miriga subtera urbo Nuŝabado, kiu aĝas pli ol 1500 jarojn, sed estis malkovrita nur antaŭ ĉ. jardeko. Ĝia diametro estas pli ol 4 kilometroj kaj konstruiĝis en tri etaĝoj. Post tio okazis vizito al vidinda dezerto apud Kaŝano, kie videblis kameloj ĉe rapidaj por-dezertaj veturiloj en ege bona vetero kun mallonga promenado kaj montet-grimpo fare de  la samideanoj. Samtage, ankaŭ karavanejo estis vizitata apude.

La 30an de marto d-ro Keyhan Sayadpour, la eksprezidanto de Irana Esperanto-Asocio (IREA), komecis tre viglan aŭkcion, en kiu diversaj Esperanto-libroj kaj aliaj Esperanto-objektoj vendiĝis por la kaso de IREA, je totala sumo de ĉ. 80 eŭroj.

Poste Inĝ. Nazi Solat, la prezidantino de IREA kaj la ĉef-organizanto de la kunveno en Irano, parolis pri “La Esperanto-Movado en Irano: Historio kaj Nuntempo”. Ŝi komencis de la unuaj paŝoj – pli ol cent jarojn antaŭe – ĝis la nuna tempo, prezentante gravajn personojn, librojn, kunvenojn kaj okazaĵojn, inter la plej lastaj estis kvin Iranaj Esperanto-Kongresoj dum la lastaj sinsekvaj kvin jaroj.


Inĝ. Nazi Solat, la prezidantino de IREA kaj la ĉef-organizanto de MONA-12 en Irano

El Svisio, s-ino Mireille (Mirejo) Grosjean, la prezidanto de ILEI, ege plaĉe kaj sprite prelegis “Pri Eksteraj Rilatoj ĉe UN en Ĝenevo Nome de UEA”. Ŝi rakontis en tia posteno, kiel oni devas esti preta por ekreagi laŭ la – iam tute neatenditaj – demandoj far eminentuloj politikaj.

Post tradici-persa tagmanĝo en la duonkovrita centra korto de la restoracio de la kunvenejo, s-ro Benjamin Kwiecien el Usono, kiu nuntempe studas la persan lingvon ĉe la Ferdoŭsia Universitato en Maŝhado, Irano, prezentis interesan – ankaŭpor perslingvaj kunvenanoj – prelegon titolitan “Kio estas Komuna kaj Malkomuna inter la Persa kaj Esperanto”, dum kiu li menciis kaj gramatikajn kaj leksikajn similaĵojn kaj malsimilaĵojn inter la du lingvoj. Aglutineco kaj vortfarado de kunmetitaĵoj ŝajnas la plej okulfrapa trajto komuna inter la persa kaj Esperanto. Demandoj de la aŭskultantoj kaj liaj respondoj tiom allogis la ĉeestantaron, ke oni planis la daŭrigan parton por la sekva mateno.


Benjamin Kwiecien el Usono preleganta komparante pri la persa kaj Esperanto

Poste okazis ekskurso al la historia Ĝardeno Fin, kiu estas la plej bone restita pers-stila ĝardeno el la antikva Persujo. Tiajn ĝardenojn kvaronigas krucvojo en la mezo, aludante al la kvar ĉefaj elementoj sanktaj en la praaj iranaj religioj kiel zoroastrismo kaj mitraismo: akvo, tero, fajto kaj vento. La ĝardenoj kun abundaj verdaĵoj, floroj, arboj kaj akvovojoj kun fontanoj, reprezentas ankaŭ la paradizon. Plejmulto de la kunvenanoj de la ĝardeno poste iris al la tradicia bazaro de Kaŝano, dum d-ro Sayadpour akompanis s-ron Daneŝ por prepari tradician pers-stilan vespermanĝon por gesamideanoj revenontaj hotelen.


Parto de kunvenanoj vizitantaj Banejon Fin

Post la vespermanĝo, Ing. Ahmad Reza Mamduhi, la unua kaj la nuna ĉefdelegito de UEA en Irano, prelegis pri la “Universitata Agado en Irano kaj Internacia Universitata Interago”. Rakontinte pri tio, kio okazis speciale en la Universitato Allame Tabatabai  (ATU), i.a. fondiĝo de Esperanto-Klubo de ATU en la lasta Zamenhof-Tago, li proponis ĉiuaspektan interagadon inter la universitatoj, en kiuj Esperanto estas instruata, ekz-e por prepari kursmaterialon konsistanta el la plej allogaj kaj gravaj temoj, kiuj kaj povas helpi al Esperanto-Movado, kaj povas helpiĝi pere de ĝi. Temoj kiel “La Baza Enspezo” –tute senpaga mono pagata al ĉiuj civitanoj – kio povas ege kontribui al realigado de ankaŭ la “tut-tempaj Esperantistoj”, kiuj povos multe pli rapidigi disvastigon de nia lingvo; “La Lernejo de Vivo” iniciato de Alain de Botton, kio lernigas al homoj kiel vivi, kaj ne nur kiel akiri datumojn el la universitatoj; tio, kion prezentas Y. N. Harari en siaj verkoj “Homo scia – Sapiens, Mallonga Historio de Homaro” kaj “Homo Di(ec)a, Mallonga Historio de Morgaŭo”, i.a. pri tio, ke revolucioj preskaŭ ĉiam estis gajnitaj fare de tre limigita nombro de homoj, kiuj kaj estis bone interligitaj, kaj bonege kaj unuanime sciis, kion ili volas precize: ankaŭ ni nombre limigitaj esperantistoj se bone havigu al ni tiujn ĉi du trajtojn, ni povas realigi kulturan revolucion, aŭ la finan venkon – universitatoj eble povas roli grave por tion atingi; kiel naciaj longhistoriaj lingvoj povas riĉigi la junan lingvon Esperanton – kaj inverse; kaj kiel multaj aliaj Antoj, kiel Farsanto kaj Persanto, Ingliŝanto kaj Anglanto, … povas faciligi la lernadon de Esperanto kaj la naciaj lingvoj.

La lastan tagon de la prelegoj en Kaŝano, komencis Benjamin daŭrigante sian hieraŭan prelegon pri la persa kaj Esperanto, anstataŭ Taled Orabi el Uzbekistano, kiu bedaŭrinde ne povis veni al Irano kaj prezenti sian prelegon “Etaj Ŝanĝoj, Egaj Rezultoj”.

La posta preleganto estis Mirejo, kiu prezentis sian duan prelegon en la kunveno, kio estis ege ŝatata kaj pridiskutita kun la ĉeestantoj: “Kiam Elefantoj Batalas, la Herbo Suferas: Vundaj lokoj en la Mondo”. Ŝi diligente kaj ŝerceme parolis pri siaj interesaj travivaĵoj en Tajvano, Nepalo kaj Nord-Koreio.

La lastan prelegon de la kunveno prezentis s-ino Tatjana Loskutova el Rusio pri “Esperanto en Uzbekistano”. Ŝi montrante sian lumbildaron pri la temo, klarigis pri la movado kaj ĉefaj movadanoj en Uzbekistano.

Post la lasta tagmanĝo en Kaŝano, la kunvenanoj reiris al Tehrano por ekskursoj al la Palaco Golestano kaj La Nacia Muzeo de Irano en al 1a de aprilo, kaj poste havis viziton al IREA-oficejo, kiu estis aĉetita por la Asocio antaŭ ĉ. 8 monatoj pere de d-ro Sayadpour kaj kelkaj aliaj IREA-membroj.

Fine de la vizito, eksterlandaj samideanoj malavare monhelpis al IREA entute pli ol 100 eŭrojn.


Vizito al la nove aĉetita oficejo de IREA

Parto de la kunvenanoj partoprenis en la Nacia Tago de la Naturo en Irano en la 2a de aprilo, kio estas la 13a tago de la Novjaro en la persa kalendaro, dum kiu ĉiuj faras piknikon en la naturon bonvenigante la printempon.

Ĉi tiun raporton verkis Ahmad Reza Mamduhi

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en KUNVENO, Uncategorized. Legosigni la fiksligilon.

Unu respondo al La 12-a MezOrienta kaj NordAfrika (MONA) Kunveno de Esperanto en Kaŝano, Irano

  1. Resonado: اولین همایش بین المللی اسپرانتو در ایران برگزار شد – اسپرانتو در ایران

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s