Esperanto en la israela televido – (15.2.2019)

Karaj geamikoj, 

Morgaŭ (vendrede) vespere je la 21h la israela ŝtata televido elsendos 12-minutan programon pri Esperanto en Israelo. Ĝi estis filmita i.a. en la Tel-Aviva E-klubo, kiun vizitis tiufoje s-anoj de Serbio kaj Svislando, kaj en la du E-kursoj, instruitaj de Janaj kaj Eldad, kiuj estis plenplenaj (vidu la fotojn). Cetere estis intervjuitaj kelkaj s-anoj (Amri kaj Tali Wandel, Doron Modan, Israela) kiuj rakontis pri siaj personaj spertoj en E-o. 

Venontan lundon koncertos en nia klubo la litova E-bardo Edgar de SEPA, kiun vi konas de la du lastaj Israelaj Kongresoj. En la programo: kantoj modernaj , irlandaj , country, komponajhoj kaj kompreneble kantoj en Esperanto.

Ĝis la revido en la klubo,
Amri Wandel
Prezidanto de ELI

—–

שלום חברים,
מחר תשודר ביומן שישי בשעה 21:00 בערוץ 11 כתבה בת 12 דקות על האספרנטו בישראל. צילומים  נערכו ביום שני במועדון האספרנטו בת”א, בו ביקרו באותו מפגש 
אספרנטיסטים מסרביה ושויצריה, ובקורסים לאספרנטו בהדרכת ינאי ואלדד, שהיו מלאים עד אפס מקום (ראו בתמונות). כמו כן התראיינו לתכנית כמה חברים: עמרי, טלי, דורון, 
ישראלה, שסיפרו על חווית האספרנטו שלהם.
ביום שני הקרוב (18.2) יופיע במועדון זמר האספרנטו מליטא אדגר, הזכור לנו מופעותיו בכנסי האספרנטו באשקלון ועכו. הוא ינגן שירים מודרניים, אירלנדיים, בסגנון קנטרי ויצירות 
שלו, וכמובן שירים באספרנטו.
להתראות במועדון,
עמרי

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en יִשְׂרָאֵל-Israelo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s