2-a Nokto

Kiam estis la dua nokto, Dunjazad diris al Ŝahrazad: “Fratino, finu vian rakonton de la komercisto kaj la ifrito por ni.” “Kun plezuro,” respondis Ŝahrazad “se la reĝo donas al mi permeson,” kaj kiam la reĝo donis permeson, ŜI DAURIGIS LA RAKONTON: 

Mi aŭdis, ho bonŝanca reĝo kaj ĝuste gvidata reganto, ke kiam la komercisto estis tranĉonta la gorĝon de la bovido, li estis kortuŝita de kompato kaj diris al la paŝtisto teni la bovidon inter la aliaj bestoj. 

La feo estis aŭskultanta kun miro, kion la maljunulo estis diranta pri la gazelo KAJ LA VIRO DAŬRIGIS: 

Sinjoro de la reĝoj de la feoj, dum ĉio ĉi okazis, mia edzino, nun ĉi tiu gazelo, estis rigardanta kaj diranta al mi mortigi la bovidon, ĉar ĝi estis grasa, sed mi ne povis konvinki min fari tion kaj tiel mi diris al la paŝtisto forporti ĝin kaj li tion faris. La venontan tagon, kiam mi estis sidanta tie, li revenis al mi kaj diris: “Mi havas ion por diri al vi, kiu plaĉos al vi, kaj vi ŝuldos al mi rekompencon pro mia bona novaĵo.” Mi konsentis pri tio kaj li daŭrigis: “Mastro, mi havas filinon kiu, kiel juna knabino, estis instruita pri magio de maljunulino, kiun ni gastigis ĉe ni. Hieraŭ, kiam vi donis al mi la bovidon, mi iris al la knabino kaj, kiam ŝi ekvidis ĝin, ŝi kovris sian vizaĝon kaj verŝis larmojn sed poste ŝi ekridegis. Tiam ŝi diris: “Patro, ĉu vi min taksas tiel malmultekosta, ke vi alportas strangajn virojn al mi?” “Kie estas tiuj strangaj viroj,” mi demandis, “kaj kial vi ridas kaj ploras?” Ŝi diris: “Ĉi tiu bovido, kiun vi kunhavas, estas la filo de nia Mastro, li kaj lia patrino estis sorĉitaj de la edzino de lia patro. Jen kial mi ridis, sed la kialo, pro kiu mi ploris, estis, ke lia patro mortigis lian patrinon.” Mi estis konsternita de tio kaj kiam mi konstatis ke jam estis mateno, mi venis diri tion al vi. ‘ 

Kiam mi aŭdis tion, kion la viro devis diri, mi eliris kun li, ebria, kvankam ne pro vino, sed per la ĝojo kaj gajeco, kiun mi sentis. Kiam mi alvenis al la domo de la paŝtisto lia filino bonvenigis min, kisis miajn manojn, dum la bovido venis kaj ruliĝis sur la tero antaŭ mi. Mi demandis ŝin: “Ĉu tio, kion vi diras pri tiu bovido estas vera?” “Jes, sinjoro,” ŝi certigis min. “ Jen estas via karulo, via filo. “Knabino,” mi diris al ŝi,”’se vi liberigos lin, vi povos havi ĉiujn bestojn kaj ĉion alian, pri kio via patro zorgas.” Ŝi ridetis kaj diris: “Mastro, mi nur volas tion en du kondiĉoj, la unua estas ke vi edziniĝu min al li, kaj la dua estas, ke mi estu permesita meti sorĉon sur tiun, kiu sorĉis lin kaj tenu ŝin limigita, ĉar alie mi ne estos sekura de ŝiaj intrigoj.” 

Kiam mi aŭdis tion, kion ŝi devis diri, mi promesis doni al ŝi tion, kion ŝi volis kaj ankaŭ ĉion en la zorgo de ŝia patro, aldonante ke mi eĉ donos permeson mortigi mian edzinon. Je tio, ŝi prenis bovlon, plenigis ĝin per akvo kaj recitis sorĉan diraĵon sur ĝi, post kiu ŝi ŝprucis la akvon sur la bovidon, dirante: “Se vi estas bovido kaj tiel vin kreis la Ĉiopova Dio, restu en ĉi tiu formo kaj ne ŝanĝiĝu, sed se vi estas sub sorĉo, tiam revenu al via originala formo kun la permeso de la Ĉiopova Dio.” La bovido ektremis kaj fariĝis viro, je kio mi falis sur lin, kaj diris: “Je Dio, diru al mi, kion mia edzino kaj via patrino faris al vi.” Li rakontis al mi tion, kio okazis, kaj mi diris: “Mia filo, Dio sendis al vi savanton por restarigi viajn rajtojn.” Mi tiam edzinigos la filinon de la paŝtisto al li kaj ŝi transformis mian edzinon en ĉi tiu gazelo, dirante: “Jen estas bela formo, nek bruta nek forpuŝa al la okuloj.” 

La knabino restis kun ni dum iom da tempo ĝis Dio elektis preni ŝin al Si kaj mia filo foriris al Hindujo, la lando de la homoj kun kiuj vi havis tiun sperton. Mi prenis mian edzinon, tiun gazelon, kaj vojaĝis de loko al loko serĉante novaĵojn de li ĝis la sorto venigis min ĉi tien, kaj mi vidis ĉi tiun komerciston sidantan kaj plorantan. Jen mia rakonto. 

“Ĝi ja estas mirinda rakonto,” la ifrito konsentis, “kaj mi donos al vi trionan parton de lia sango.” 

Ĉe tiu momento, la maljunulo kun la du persaj lepohundoj eliris kaj demandis al la ifrito: “Se mi dirus al vi, kion okazis al mi kaj miaj fratoj, tiuj du hundoj, kaj vi trovus ĝin kiel la plej mirinda kaj miriga el la rakontoj, ĉu vi donus al mi trionon de la ofendo de tiu homo?” La feo konsentis KAJ LA VIRO KOMENCIS: 

Sinjoro de la reĝoj de la feoj, tiuj du hundoj estas miaj fratoj, mi estas la tria. Je lia morto mia patro heredigis al ni tri mil dinarojn kaj ĉiu el ni malfermis vendejojn por komerci. Mi ne estis tie dum longa tempo, kiam mia plejaĝa frato, nun unu el tiuj hundoj, vendis la enhavon de sia vendejo por mil dinaroj, aĉetis komercajn varojn kaj ekiris al vojaĝo. 

Li estis for dum tuta jaro, kiam iun tagon, en kiu mi estis en mia vendejo, almozulo venis al mi kaj haltis. Mi deziris al li bonon, sed li diris, plorante: “Ĉu vi ne konas min plu?” Kiam mi rigardis lin atente, mi vidis, ke tiu estas mia frato kaj mi ekstaris por bonvenigi lin, poste mi kondukis lin en la vendejo. Mi demandis lin, kiel li fartas kaj li diris: “Ne demandu. Mia riĉeco perdiĝis kaj mia sityuacio ŝanĝiĝis.” Mi kondukis lin al la banejoj, donis al li kelkajn el miaj propraj vestoj kaj tiam kondukis lin hejmen. Tiam mi kontrolis miajn kontojn kaj la figurojn de vendado de mia vendejo kaj mi trovis, ke mi faris profiton de mil dinaroj sur kapitalo de du mil. Mi kundividis tiun kun mia frato, kaj diris al li, ke li forgesu, ke li iam vojaĝis eksterlanden. Li prenis la monon volonte kaj malfermis alian vendejon. 

Post iom da tempo, mia dua frato, nun tiu alia hundo, vendis ĉiujn siajn havaĵojn, kun la intenco vojaĝi. Ni provis sensukcese haltigi lin, sed li aĉetis komercajn varojn kaj ekiris kun kelkaj aliuloj. Li ankaŭ elspezis tutan jaron fore antaŭ ol kiam li revenis al mi en la sama stato kiel mia unua frato revenis. “Frato,” ‘mi diris al li, “ĉu mi ne diru al vi, ke vi ne foriru?” Sed li respondis: “Tio estis dekreto de sorto, kaj jen ĉi tie mi estas, malriĉulo, sen mono kaj eĉ sen ĉemizo.” Mi kondukis lin al la banejoj kaj donis al li novajn vestaĵojn el la miaj por surmeti antaŭ ol mi kondukis lin al mia vendejo, kie ni tiam manĝis kaj trinkis. Mi diris al li: “Frato, mi kontrolas la kontojn de mia vendejo unufoje per jare kaj iu ajn superfluon, kiun mi trovos, mi kundividos kun vi.” Kiam mi faris la kontroladon mi trovis ke mi havas dumil dinarojn, kaj post laŭdante la Superan Kreinton, mi donis al li mil kaj tenis la aliajn mil por mi mem. 

Mia frato malfermis alian vendejon, sed post kelka tempo li kaj mia alia frato proponis al mi, ke mi iru for kune kun ili al vojaĝo. Mi rifuzis, petante: “Kion vi ricevis de viaj vojaĝoj, por igu min imagi, ke mi ankaŭ povos fari profiton?” Mi rifuzis aŭskulti ilin kaj ni restis tie, komercante en niaj vendejoj. Ĉiujare ili faris la saman proponon al mi kaj mi ne konsentis, ĝis post ses jarojn, kiam mi fine akceptis kaj diris al ili, ke mi iros kun ili. Mi petis ilin montri al mi kiom da mono ili havis, nur por malkovri, ke ili havas nenion, ili malŝparis ĉion pri manĝaĵoj, trinkaĵoj kaj amuzaĵoj. Mi ne diris eĉ unu vorton al ili sed kontrolis la kontojn de mia vendejo kaj vendis ĉion, kion mi posedis kune kun la tutaj varoj en mia vendejo, kio lasis min, kun mia plezuro, tuton de ses mil dinaroj. Mi duonigis ĝin kaj diris al miaj fratoj, ke ili kaj mi povos havi tri mil dinarojn, per kiuj ni komercos, dum mi enterigis la ceterajn tri mil en okazo, ke la samo okazos al mi kiel ĝi okazis al ili. En tiu okazo mi havus monon sufiĉan por permesi nin remalfermi niajn vendejojn. Ili konsentis pri tio kaj mi enmanigis al ĉiu de ili po mil dinarojn, gardante mil por mi mem. 

Ni provizis nin per ĉio, kion ni devis havi, kiel komercajn varojn kaj faris nian preparadojn por vojaĝi, ni luis ŝipon kaj ŝarĝis niajn varojn surŝipe. Post tuta monato de vojaĝo ni portis ilin al urbo, kie ili venigis al ni dekoblan profiton. Ni preskaŭ estis ekveturontaj denove, kiam sur la bordo ni renkontis knabinon vestita en ĉifonoj kaj pecetojn de ŝtofoj. Ŝi kisis mian manon kaj demandis ĉu mi estis bonfara viro, en kiu okazo ŝi rekompencus min. “Mi amas bonfaradon kaj bonajn farojn,” mi diris al ŝi, “eĉ se vi ne donus al mi rekompencon.” “Edzinigu min, sinjoro,” ŝi diris, “kaj portu min al via lando. Mi donos min al vi; vi traktu min afable, ĉar mi estas iu, kiu meritas afablecon kaj donacemon. Mi repagos vin pro tio kaj ne estu trompita de la stato, en kiu mi estas nun.” 

Kiam mi aŭdis tion, mi sentis deziron al ŝi, kiel Dio, la Granda kaj Glora, ordonis per dekreto, kaj tial mi prenis ŝin, donis al ŝi vestojn kaj provizis ŝin per elegante meblitan loĝejon sur la ŝipo. Mi traktis ŝin kun respekto kaj ĉar niaj vojaĝo daŭris mi falis en amo tiel profunda por ŝi, ke mi ne povus toleri forlasi ŝin nokte aŭ tage. En mia maltrankvilo por ŝi mi neglektis miajn fratojn, en kiuj kreskis envio por mi, pro mia riĉeco kaj pro la kvanto de miaj posedaĵoj. Ili pasigis sian tempon rigardante ĉion ĉi, kaj ili diskutis mortigi min kaj preni kion ajn mi havis, dirante: “Ni mortigu nian fraton kaj tiam ĉio ĉi estos nia.” Satano faris tiun ideon plaĉa al ili kaj tiel, trovinte min sola kaj dormanta apud mia edzino, ili kaptis ambaŭ nin kaj ĵetis nin el la ŝipo. 

Mia edzino vekiĝis; tremo trakuris ŝin kaj ŝi iĝis feino. Ŝi tiam portis min al insulo, kie ŝi forlasis min dum mallonga tempo post kiam ŝi revenis frumatene kaj diris: “Mi estas via servanto kaj estis mi kiu savis vian vivon portante vin ĉi tien, kun la permeso de Ĉiopova Dio. Vi devas scii ke mi estas unu el la feoj kaj kiam mi vidis vin mi enamiĝis al vi, kiel Dio mem dekretis. Ĉar mi kredas je Li kaj je Lia Apostolo, Dio benu lin kaj donu al li pacon. Mi venis al vi surhavante ĉifonojn, kiel vi vidis, sed vi edziĝis al mi kaj nun mi savis vin de dronado. Mi estas kolera kontraŭ viaj fratoj kaj devos mortigi ilin.” 

Kiam mi revenis hejmen vespere, mi trovis tiujn du hundojn ligitajn, kiuj kiam ekvidis min ili venis al mi kun larmoj en siaj okuloj kaj ligiĝis al mi. Antaŭ ol mi komprenis tion, kio okazis, mia edzino diris al mi: “Jen, tiuj estas viaj fratoj.” “Kiu faris tion al ili?” mi demandis, kaj ŝi diris: “Mi sendis mesaĝon al mia fratino; ŝi estis tiu, kiu transformis ilin al hundoj kaj ili ne estos liberigotaj de la sorĉo antaŭ ol dek jaroj. “Miaj fratoj nun estas en tiu stato dum dek jaroj kaj mi estis sur mia vojo por liberigi ilin, kiam mi renkontis tiun viron. Li rakontis al mi sian historion kaj mi decidis ne forlasi lin, ĝis mi vidos tion, kio okazos inter vi kaj li. Jen mia rakonto. 

Mi miris aŭdi tion kaj mi dankis ŝin pro tio, kion ŝi faris sed malpermesis al ŝi mortigi miajn fratojn. Mi tiam diris al ŝi la tutan historion de mia interrilato kun ili kaj tio instigis ŝin diri: “Ĉinokte mi flugos al ili, enprofundigos ilian ŝipon kaj detruos ilin.” Mi petegis ŝin en Dia Nomo ne fari tion, memorigante ŝin pri la proverbo kiu parolas pri tiuj kiuj bonfaris al tiuj kiuj faris malbonon al ili – “La agoj de malbonfaranto estas puno sufiĉa por li”’- kaj notis, ke ĉiuokaze, ili estis miaj fratoj. Ŝi daŭris insisti, malgraŭ mia petegoj, kaj ŝi poste forflugis kun mi kaj metis min sur la tegmento de mia domo. Mi malfermis la pordon, elprenis la monon kiun mi enterigis kaj malfermis mian butikon, salutinte la homojn tie mi aĉetis varojn por komerci. 

“Ĝi ja estas mirinda rakonto,” konsentis la ifrito, aldonante: “Mi donu al vi trionon de la sango, kiun li ŝuldas pro sia krimo.” 

La tria maljunulo, kun la mulo, tiam ekparolis: “Se mi rakontus al vi pli mirindan rakonton ol tiuj du, ĉu vi donus al mi la ceteran trionon?” La feo konsentis KAJ LA HOMO DAŬRIGIS: 

Sultano kaj ĉefo de la feoj, ĉi tiu mulo estis mia edzino. Mi estis for dum jaro en vojaĝo, kaj kiam mi finis miajn aferojn mi revenis al ŝi. Tio estis dumnokte kaj mi vidis nigran sklavon kuŝanta en la lito kun ŝi; ambaŭ parolis, flirtis, ridis, kisis kaj ludis unu kun la alia. Mia edzino ekvidis min kaj ekvenis al mi kun kruĉo plena de akvo super kiu ŝi eldiris sorĉon.Ŝi ŝprucis la akvo super mi kaj diris: “Lasu tiun formon de via kaj prenu formon de hundo” Kaj tuj mi fariĝis hundo kaj ŝi pelis min el la pordo de la domo. 

Mi pluiris ĝis mi venis al vendejo de buĉisto, kie mi komencis mordi ostojn. La buĉisto vidis min kaj prenis min en sian domon, kie lia filino kovris sian vizaĝon antaŭ mi kaj diris: “Ĉu vi venigis viron al mi?” “Kie estas tiu viro?” demandis ŝia patro, kaj ŝi diris: “Tiu hundo estas viro super kiu lia edzino ĵetis sorĉon, sed mi povas liberigi lin de ĝi.’ “Faru tion, je Dio,” diris ŝia patro, kaj ŝi prenis kruĉon kun akvo, parolis kelkajn vortojn sur ĝi kaj ŝprucis la akvon sur min. “Reiru al via originala formo,” ŝi diris, kaj tio estis kion mi faris. 

Mi kisis la manon de la knabino kaj diris: “Mi dezirus, ke vi uzu vian magion por fari al mia edzino, la samo kion ŝi faris al mi ” Ŝi donis al mi iom da akvo kaj diris: “Kiam vi trovos ŝin dormanta, ŝprucu tiun akvon sur ŝi kaj diru tion, kion vi volas, ŝi fariĝos kion ajn vi volas.” Mi prenis la akvon kaj iris al mia edzino, kiun mi trovis dormanta. Mi ŝprucis la akvon sur ŝin kaj diris: “Lasu tiun formon kaj iĝu mulo” je kio ŝi fariĝs mulo tiam kaj tie, kaj estas ŝi kiun vi povas vidi, sultano kaj ĉefo de la reĝoj de la feoj. 

“Ĉu tio estas vera?” La viro demandis la mulon, je kio la mulo kapjesis per sia kapo, transdonante la mesaĝon per gesto: “Tiu estas mia rakonto kaj tio estas, kio okazis al mi.” Kiam la maljunulo finis sian rakonton, la feo, tremante pro ĝojo, donis al li trionan rajton de la sango de la komercisto. 

Mateniĝis nun kaj tagiĝis kaj Ŝahrazad ĉesis paroli laŭ la permeso donita al ŝi. “Kia bona, agrabla, plezuriga kaj dolĉa rakonto tiu estas!” ekkriis Dunjazad, je kio Ŝahrazad respondis: “Kiel ĉi tiu rakonto estos komparebla kun tio, kion mi rakontos al vi venontan nokton, se mi ankoraŭ vivos kaj la reĝo ŝparos min?” “Je Dio,” la reĝo diris al si: “Mi ne mortigos ŝin ĝis mi aŭdos la reston de tiu rimarkinda rakonto,” kaj tiel ili pasigis la reston de la tempo brakumante unu la alian ĝis la suno tute leviĝis. La reĝo tiam iris al sia kortego; la trupoj alvenis kune kun la veziro, kaj kiam ĉiuj estis tie, li donis lian verdikton, enoficigante iujn funkciulojn, adiaŭante aliajn, kaj donante ordonojn kaj malpermesojn ĝis vespero. La kortego tiam estis disigita kaj la reĝo revenis al sia palaco, kie, kiam noktiĝis, li kuŝis denove kun Ŝahrazad. 


< 1-a Nokto3-a Nokto >

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Arabaj Noktoj. Legosigni la fiksligilon.

2 Respondoj al 2-a Nokto

  1. Resonado: 1-a Nokto | MONA Informado

  2. Resonado: 3-a Nokto | MONA Informado

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s