“Kavaliro en tigra felo” reeldonita!

Ĵus aperis la dua eldono de la mezepoka kartvela poemego “Kavaliro en tigra felo” ĉe la eldonejo MAS. La papera libro konsistas el 332 paĝoj kaj kostas 14 eŭrojn. Aperis ankaŭ la elektronika versio en ePUB formato, kiu kostas nur 4,99 eŭrojn.
Mendu ĉe Eldonejo MAS, lutermano@gmail.com kaj baldaŭ ĉe UEA.
La Komisiono “Meza Oriento kaj Norda Afriko” de UEA helpas Esperanton tra sia regiono.  Ĝi bezonas vian helpon. Donacu al la konto ‘arabio‘ ĉe UEA.

Kavaliro en tigra felo

aŭtoro: Ŝota Rustaveli
tra
dukinto: Zurab Makaŝvili
revizzinto: Renato Corsetti
serio: MAS-libro #205
ISBN:  978-2-36960-133-3

Kavaliro en Tigra FeloLa “Kavaliro en tigra felo” estas granda poemo de la fama kartvela poemisto Ŝota Rustaveli, de la 12-a jarcento de nia erao.

La traduko al Esperanto estas farita de Zurab MAKAŜVILI. La 1-a eldono en Esperanto aperis en 1989 ĉe la eldonejo Sabĉota Sakartvelo en Tbiliso, ĝi estas delonge elĉerpita. Tiu ĉi reeldono estas prizorgita de Renato Corsetti, kiu esprimas sin admire pri la traduko:

Zurab Makaŝvili faris mirindan laboron. Lia uzo de la dek-ses-silaba verso en Esperanto estas majstra. Mi dum la revizio de ĉi tiu eldono ŝanĝis nur kelkajn (malpli ol 5) vortajn elektojn kaj ĉefe forigis kelkajn skriberarojn kaj tre malofte ritmajn erarojn en la verso. […]

Mi mem respondecas pri ĉio lingva en ĉi tiu versio kaj pri restintaj eraroj.

Mi dankas la korektantojn de skrib-eraroj kaj de alispe­caj eraroj: Anna Lowenstein kaj Anneke Schouten-Buys kaj Vasil Kadifeli, kiu helpis plurmaniere.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en KOMISIONO, Uncategorized. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s