1-a Nokto

Ŝahrazad diris:

Mi aŭdis, ho bonŝanca reĝo, ke riĉa komercisto, kiu havis multajn komercajn aferojn tra la landoj, forrajdis unu tagon por iri negoci pri unu el siaj komercaj aferoj. Kiam la vetero varmiĝis, li eksidis sub arbo kaj ŝovis sian manon en sian selo-sakon el kiu li elprenis pecon da pano kaj daktilon. Li manĝis ilin kaj kiam li finis, li forĵetis la kernon de la daktilo, kaj je tio grandega ifrito aperis kun glavo enmane. La feo venis al la komercisto kaj diris: “Leviĝu, por ke mi povu mortigi vin, kiel vi mortigis mian filon.” “Kiel mi mortigis vian filon?” demandis la komercisto kaj la feo diris: “Kiam vi manĝis la daktilon kaj forĵetis ĝian kernon, ĝi frapis mian filon en la brusto dum li estis promenanta, kaj li tuj mortis.” “Ni apartenas al Dio kaj al Li ni revenos,” recitis la komercisto, aldonante: “Ne ekzistas forto kaj potenco krom Dio, la Superega, la Ĉiopova. Se mi mortigis lin, tio estis pro hazardo, do bonvolu pardoni min.” “Mi devas mortigi vin “, insistis la feo, kaj li eltrenis la komerciston, kiun li ĵetis surteren kaj li levis sian glavon por bati.

Kun larmoj en siaj okuloj, la komercisto ekkriis: “Mi konfidas mian aferon al Dio!” kaj li recitis la jenajn versojn:

Temp’ konsistas el du tagoj, la sekura, la danĝera,
En la vivo estas duonoj, la feliĉa, la sufera.
Diru al la riproĉantoj pri la tempo-manipuloj:
Ĉu la tempo kontraŭstaras, ĉiujn au nur la grandulojn?
Kiam ŝtorma vento blovas, nur la altaj arboj knaras.
Kaj kadavroj tuj aperas kaj videble plu surmaras
dume perloj en profundo kuŝas kaŝe kaj silente.
Eble tempo traktos mise, nin konstante kaj turmente.
Nur la sun’ kaj lun’ eklipsas, el ĉielaj ĉiuj steloj.
Sur la ter’ ekzistas branĉoj, kun malsekaj, sekaj ŝeloj,
Sed nur tiuj fruktoportaj estas niaj ŝtonaj celoj.
Oni tagojn ĝuas multe, kiam ili estas bonaj,
Do ne timu la malbonon, kiam tagoj estas dronaj.

Kiam li finis, la feo diris: “Ĉesu paroli, ĉar je Dio, mi tutcerte tuj mortigos vin.” “Ifrito,” la komercisto diris: “Mi estas riĉa viro, kun edzino kaj infanoj; Mi havas ŝuldojn kaj mi posedas deponaĵojn, do lasu min iri hejmen kaj donu al ĉiuj tion, kion ili rajtas havi, antaŭ ol mi revenos al vi en la komenco de la nova jaro. Mi ĵuras solene kaj per Dio, ke mi revenos al vi kaj ke vi povos fari kion ajn vi volas al mi. Dio estos la garantianto de tio.” La feo fidis lin kaj lasis lin foriri, post kio la komercisto iris hejmen, aranĝis siajn aferojn, kaj donis al ĉiuj tion, kion ili rajtis havi. Li rakontis al sia edzino kaj infanoj tion, kio okazis, donis al ili siajn instrukciojn kaj restis kun ili ĝis la fino de la jaro, kiam li leviĝis, elfaris la ceremonion de purigado (1) kaj, kun lia mortotuko sub sia brako, adiaŭis sian familion kaj ĉiujn konatojn kaj najbarojn kaj survojiĝis kontraŭvole, dum la aliaj ploregis kaj ĝemis. Li venis al la fruktoĝardeno en la Novjara tago, kaj sidante tien ploregis pro sia sorto, kiam tre maljuna viro, kiu kondukis gazelon per ĉeno, alproksimiĝis lin. La noveveninto salutis lin kaj demandis, kial li estis sidanta sole, en loko vizitata de feoj. La komercisto rakontis pri lia renkonto kun la feo, kaj la maljunulo ekkriis: “Je Dio, frato, vi estas tre pia viro kaj via rakonto estas tiel mirinda, ke se ĝi estus skribite per kudriloj sur la anguloj de la homaj okuloj, ĝi estus leciono por tiuj, kiuj estas lernemaj.

Li prenis sidlokon apud la komercisto kaj promesis ne lasi ĝin ĝis li vidos tion, kio okazis al li kun la feo. Dum la du sidis kaj parolis, la komerciston supervenkis timo kune kun ĉiam kreskanta premado kaj angoro. Estis ĉe tiu punkto ke dua maljunulo alvenis, kaj kun li estis du nigraj persaj lepor-hundoj (2). Salutinte la du virojn, li demandis, kial ili estas sidantaj en ĉi tiu loko vizitana de feoj, kaj la aliaj rakontis ĉion, de la komenco ĝis la fino. Post nelonge la nova veninto sidis apud ili, kiam tria maljunulo alvenis kune kun makulita mulo kaj salutante ilin li demandis kial ili estis ĉi tie, je kiu ili ripetis la tutan rakonton denove – sed estas neniu kialo ripeti ĉion denove ĉi tie.

Ĵus tiam, kiam la nova veninto sidiĝis, grandega polvo-diablo aperis en la mezo de la dezerto, malplenigante la vojon por montri ifriton kun elingigita glavo enmane, kiu estis elĵetanta fajrerojn el siaj okuloj. Li alvenis al la tri viroj, kaj trenis la komerciston el inter ili, kaj diris: “Leviĝu, por ke mi povu mortigi vin, kiel vi mortigis mian amatan filon.” La komercisto singultis kaj ploris, dum la tri maljunuloj verŝis larmojn, ploris kaj lamentis. Tiam la unua el ili, la viro kun la gazelo, forlasis la aliajn, kisis la manon de la feo kaj diris: “Mia feo, reĝa krono de ĝinoj, se mi dirus al vi la rakonton de mia rilato al ĉi tiu gazelo ĉu vi donus al mi trionon de la sango de ĉi tiu komercisto?” La feo jesis fari tion, se la rakonto ŝajnus mirinda al li, KAJ TIEL LA MALJUNULO KOMENCIS LA RAKONTON:

Dum un jaro mi restis malĝoja en la koro kaj kun larmoj ĝis Id al-Adha (3) alvenis kaj mi alvokis la paŝtiston alporti al mi dikan bovinon. Tio, kion li venigis al mi estis mia sklavino, kiun mia edzino magie transformis. Mi refaldis miajn vestojn, prenis la tranĉilon enmane kaj mi preskaŭ estis buĉonta ŝin, kiam ŝi ekkriis, kriegis kaj ploris. Tio mirigis min kaj, sentante kompaton al ŝi, mi lasis ŝin kaj diris al la paŝtisto venigi al mi alian bovinon. Je tio mia edzino vokis al mi: ‘Mortigu ĉi tiun, ĉar mi ne havas pli bonan aŭ pli dikan bovinon.’, Mi denove elprovis la mortigon kaj denove la bovino ekkriis je kio mi diris al la paŝtisto, ke li mem buĉu kaj dehaŭtu ŝin. Li faris tion, sed li malkovris ke estis nek viando nek graso en la kadavro, sed nur haŭto kaj ostoj. Mi bedaŭris tion, kion mi faris, kiam bedaŭro ne plu estis utila, kaj mi donis la bovinon al la paŝtisto, petante, ke li alportu al mi grasigitan bovidon. Li venigis min mian filon, kaj kiam ĉi tiu bovido ekvidis min, li rompis sian ŝnuron kaj ruliĝis en la grundo antaŭ mi, kriegante kaj verŝante larmojn. Denove mi sentis kompaton kaj diris al la paŝtisto forlasi la bovidon kaj alporti al mi bovinon kaj denove mia edzino, kiu estas nun ĉi tiu gazelo, vokis al mi, insistante ke mi buĉu la bovidon en ti tago. ‘Ĉi tiu estas nobla kaj benita tago,’ ŝi atentigis. ‘Oferdono devas esti bona kaj ni havas nenion pli dikan aŭ pli bonan ol tiu bovido.’ ‘Rigardu tion, kio okazis kun la bovino, kiun vi volis, ke mi mortigu. Tio kondukis al seniluziiĝo kaj ni akiris nenian bonon. Tio nur lasis al mi bedaŭron. Ĉi foje mi ne faros tion, kion vi diras kaj ne mortigos tiun bovidon.’ ‘Je Dio, la Ĉiopova, la Kompatema, la Pardonanta, vi devas fari tion en ĉi tiu nobla tago, kaj se ne, tiam vi ne estas mia edzo kaj mi ne estas via edzino.’ Aŭdinte tiujn severajn vortojn, sed ne rimarkinte kion ŝi intencis fari, mi alproksimiĝis la bovidon kun tranĉilo enmane.

Mateno nun aperis, kaj Ŝahrazad ĉesis paroli, laŭ la ricevita permeso. “Kia bona, agrabla, plezuriga kaj dolĉa rakonto ĉi tiu estas!” Ekkriis Dunjazad, je kio Ŝahrazad diris al ŝi: “Tio estas nenio kompare kun tio, kion mi rakontos al vi venontan nokton, se mi ankoraŭ vivas kaj la reĝo ŝparas min?” “Je Dio,” la reĝo diris al si: “Mi ne mortigos ŝin, antaŭ ol mi aŭdos la reston de la rakonto, kaj poste ili pasigis la reston de la tempo brakumante unu la alian, ĝis la suno entute leviĝis. La reĝo tiam iris al sia kortego kaj la veziro alvenis kun la mortotuko sub sia brako, li donis siajn juĝojn, enoficigante kelkajn oficirojn kaj eloficigante kelkajn aliajn, ĝisvespere, sed kia surprizo por la veziro ke li ne donis instrukciojn pri lia filino. La kortego tiam estis ĉesigita kaj la Reĝo Ŝahrijar revenis al sia palaco.

<  Rakontoj de 1,001 noktoj  —  2-a Nokto   >

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Arabaj Noktoj, Uncategorized. Legosigni la fiksligilon.

4 Respondoj al 1-a Nokto

  1. Resonado: Rakontoj de 1,001 noktoj | MONA Informado

  2. Françoise NOIREAU diras:

    Dankon pro la bela rakonto. Enŝoviĝis gramatika eraro “kun larmojn” ne havu akuzativon.

    Amike,

    Françoise Noireau La Garenne Combout FR-29310 Querrien +33609120374 02 98 09 42 72

    Pourquoi l’espéranto ? esperanto.net Apprendre l’espéranto lernu.net Esperanto for English speakers duolingo.com

    ​Envoyé depuis un ordinateur alimenté parEnercoop, fournisseur d’électricité 100 % renouvelable. ​

    Ŝato

  3. Dankon kara Françoise… ĝustigita…

    Ŝato

  4. Resonado: 2-a Nokto | MONA Informado

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s