Rakontoj de 1,001 noktoj

Enkonduko al Arabaj noktoj

Inter la rakontoj de antaŭaj popoloj estas rakonto pri tio, ke en antaŭaj tempoj en la insuloj de Hindujo kaj Ĉinujo estis sasana (1) reĝo, mastro de armeoj, gardistoj, servistoj kaj dungitoj, kiu havis du filojn unu pli aĝan kaj unu pli junan. Kvankam ambaŭ estis lertegaj rajdantoj la plej aĝa estis pli lerta ol sia frato. Li regis la landojn kaj traktis siajn subulojn juste kaj ĝuis la bonan volon de ili ĉiuj. Lia nomo estis Reĝo (2) Ŝahrijar, dum lia juna frato, kiu regis la persan Samarkandon, estis nomata Reĝo Zaman. Dum 10 jaroj ili ambaŭ regadis juste kaj ĝuis plaĉan kaj senproblemajn vivojn, ĝis kiam Reĝo Ŝarijar sentis deziron vidi Reĝon Zaman kaj sendis sian veziron (3) por venigi lin. “Aŭdo estas obeo” diris la ministro kaj, save vojaĝinte al Reĝo Zaman, li portis al li la salutojn kaj diris al li, ke lia frato atendis viziton de li.

La reĝo Zaman konsentis iri kaj ekfaris siajn preparojn por la vojaĝo.Li igis munti siajn tendojn ekster sia urbo kune kun siaj kameloj, muloj, servistoj kaj gardistoj, dum lia propra veziro estis lasita kiel reganto de la landoj. Poste li mem eliris el la urbo por iri al la lando de sia frato, sed je noktomezo li pensis pri io, kion li forgesis, kaj li reiris al la palaco. Kiam li eniris sian ĉambron, li malkovris sian edzinon en la lito kun nigra sklavo. La mondo iĝis nigra por li, kaj li diris al si mem: “Se ĉi tio estas tio, kio okazas eĉ antaŭ ol mi forlasis la urbon, kion ĉi tiu damninda virino faros, se mi pasigos tempon fore ĉe mia frato?” Kaj tiel li eltiris sian glavon kaj frapis ilin, mortigante ambaŭ sian edzinon kaj ŝian amanton, kiuj kuŝis kune, antaŭ ol reiri kaj ordoni al siaj akompanantoj ekiri.

Kiam li alproksimiĝis al la urbo de Reĝo Ŝahrijar, li antaŭsendis mesaĝistojn por doni la bonan novaĵon pri lia alveno kaj Ŝahrijar elvenis por renkonti lin kaj salutis lin tre ĝue. La urbo estis ornamita per dekoraĵoj kaj Ŝahrijar sidadis feliĉe parolante kun li, sed la Reĝo Zaman memoris tion, kion la edzino faris kaj, venkita de malĝojo, iĝis pala kaj donis signojn de malsano. Lia frato pensis, ke tio ŝuldiĝas al la fakto, ke li devis lasi sian regnon, kaj li ne faris demandojn al li ĝis post kelkaj tagoj, kiam li menciis tiujn simptomojn al Reĝo Zaman, kiu diris: “Miaj sentoj estas vunditaj.” sed li ne klarigis tion, kio okazis pri lia edzino. Por refeliĉigi lin Ŝahrijar invitis lin akompani lin dum ĉasado., sed li rifuzis kaj Ŝahrijar ekiris sole.

En la reĝa palaco estis fenestroj, kiuj superigardis al la ĝardenoj de Ŝahrijar, kaj dum la reĝo Zaman estis rigardanta malfermiĝis pordo kaj jen eliris dudek sklavinoj kaj dudek sklavoj kaj en la mezo de ili estis la tre bela edzino de Ŝahrijar. Ili paŝis al iu fontano, kie ili deprenis siajn vestojn kaj la virinoj sidis kun la viroj. “Mashud” la reĝino vokis, je kio nigra sklavo venis al ŝi. Kaj ĉirkaŭbrakuminte unu la alian, ili kuŝis kune, dum la sklavoj kuŝis kun la sklavinoj kaj ili pasigis sian tempon per kisado, ĉirkaŭbrakdo, fikado kaj trinkado de vino ĝis la fino de la tago.

Kiam la reĝo Zaman vidis tion, li diris al si mem, ke tio, kion li suferis, estis malpli grava. Lia angoro pro ĵaluzo finiĝis, kaj, konvinkinte sin, ke lia propra malbonŝanco estas pli malgrava ol ĉi tiu, li plu manĝis kaj trinkis, tiel ke, kiam Ŝahrijar revenis kaj la du fratoj intersalutis, Ŝahrijar vidis ke la koloroj de la reĝo Zaman revenis, ke lia vizaĝo estas rozkolora kaj ke post la antaŭa perdo de apetito li manĝas normale. “Vi estis pala, frato” diris Shahrijar, ” sed nun vi rehavis viajn kolorojn. Do, rakontu al mi pri tio.” Mi rakontos al vi, kial mi perdis mian koloron” la frato respondis “sed ne premu min rakonti, kial mi rehavis ĝin.” “Diru al mi unue kiel vi perdis vian koloron kaj kiel vi fariĝis tiel malforta.” Shahrijar demandis, kaj lia frato klarigis. Kiam vi sendis vianviziron por inviti min viziti vin, mi pretiĝis kaj jam iris ekster la urbon, kiam mi memoris pri juvelo, kiun mi intencis donaci al vi, kaj kiun mi estis forgesinta en la palaco. Mi reiris tien kaj trovis nigran sklavon, kiu dormis en mia lito kun mia edzino. Mortiginte ilin ambaŭ, mi ekvenis al vi. Mi estis plene koncernita pri tiu afero, kaj pro tio mi iĝis pala kaj malsaneca, sed ne petu min diri, kiel mi resaniĝis. Ŝahrijar, tamen, premis lin fari tion, kaj en la fino Ŝah Zaman rakontis al li ĉion, kion li estis vidinta.

“Mi volas vidi tion per miaj okuloj” diris Ŝahrijar. Tiam Ŝah Zaman sugestis, ke li ŝajnigu, ke li volas iri ĉasi ree, kaj ke poste li kaŝu sin kun li por testi la veron per siaj propraj okuloj.’ Ŝahrijar tuj anoncis, ke li foriras por ĉasado. La tendoj estis metataj ekster la urbon kaj la reĝo mem foriris kaj ekprenis sian sidejon en unu el ili. Li diris al siaj servistoj, ke neniu devas esti enlasita por viziti lin. Poste sekrete li reireis malantaŭen al la palaco, kie lia frato estis kaj li sidiĝis ĉe la fenestro, kiu permesis rigardi la ĝardenon. Post iom da tempo la sklavinoj kaj ilia mastrino alvenis tien kun la sklavoj kaj ili ade faris tion, kion Ŝah Zaman estis priskribinta ĝis la voko por la posttagmeza preĝo.

Ŝahrijar estis ekster si mem pro kolero kaj diris al sia frato: “Venu, ni foriru tuj. Ĝis ni trovos iun alian, al kiu la same tiaj aferoj okazas, ni ne bezonas regnon, kaj aliflanke ni prefere estus mortaj.” Ili foriris tra la malantaŭa pordego kaj iradis dum kelkaj tagoj kaj noktoj ĝis ili alvenis al alta arbo en la mezo de herbejo, kie estis akvo-fonto ĉe la marbordo. Ili trinkis ĉe la fonto kaj eksidis por ripoziĝi, sed post iom da tempo la maro iĝis maltrankvila kaj el ĝi elkreskis nigra kolono, alta ĝis la ĉielo kaj moviĝanta al la herbejo. Ĉi tiu vido alarmis la fratojn, kaj ili grimpis al la pinto de la arbo por vidi tion, kio okazos.Tio, kio poste aperis estis alta feo (4) kun ronda kapo kaj larga brusto. Li portis keston sur sia kapo. Li venis al la marbordo kaj pluiris por eksidi sub la arbo, sur kies pinto la du fratoj estis kaŝitaj. La feo poste malfermis la keston kaj elprenis skatolon. Kiam li estis malferminta ankaŭ la skatolon, el ĝi elvenis maldika knabino, disradianta kiel la suno, kiu precize kongruis kun la tre bona priskribo, donita de la poemisto Atija (5) 

Ŝi briladis en la nokto, kaj aperis dume tago,
Kaj la arboj ŝutis brilon, jen ilia bona ago.
Ŝia brilo puŝis sunon al ekbrilo kaj leviĝo,
Kaj la lumo de la luno ĝemas nun pro humiliĝo
Se vualoj poste falas, jen aperas la vizaĝo.
Ĉio apud ŝi kliniĝas en respekto kaj omaĝo.
Se la fulmo eke flugas ek de ŝia restoloko
Tiam larmopluvo falas, venas la inunda ŝoko.

La ĝino rigardis al ŝi kaj diris: “Sinjorino de nobla naskiĝo, kiun mi forkaptis en la nokto de via geedziĝo, mi volas dormi iomete” Li metis sian kapon sur ŝiajn genuojn kaj endormiĝis, dum ŝi, siaflanke, rigardis la arbon, sur kies supro estis la du reĝoj. Ŝi levis la kapon de la ĝino el siaj genuoj kaj metis ĝin sur la teron, antaŭ ol ŝi gestis al ili malsupreniri kaj ne timi lin. “Je Dio, ne demandu al ni fari tion,” ili diris al ŝi, sed ŝi respondis: “Se vi ne venos, mi vekos lin kontraŭ vi kaj li submetigos vin al la plej kruela de la mortoj.Ĉi tio, tiom alarmis ilin, ke ili faris tion, kion ili estis diritaj kaj tiam ŝi diris: “Amoru kun mi kiel eble plej forte aŭ alie mi vekos lin. ”Ŝahrijar diris timeme al sia frato: “Faru tiel, kiel ŝi diras.” Sed Ŝah Zaman rifuzis, dirante: “Vi faru ĝin unue.”

Ili komencis gesti unu al la alia pri tio kaj la knabino demandis kial, ripetante: “Se vi ne venos kaj agos, mi vekos la feon kontraŭ vi.” Ĉar ili timis, ili alterne kuŝis kun ŝi kaj tiam, kiam ili finis,ŝi diris al ili leviĝi. El ŝia poŝo ŝi tiam elprenis monujon el kiu ŝi elprenis ŝnuron sur kiu pendis kvincent sepdek ringoj. Ŝi demandis ilin, ĉu ili scias, kio ili estas kaj ĉar ili respondis “ne”, tiam ŝi rakontis al ili: “Ĉiuj ĉi apartenis al amorantoj de mi kiuj kokris al ĉi tiu feo, tial donu al mi vian propran ringon. Kiam ili transdonis siajn ringojn, ŝi daŭrigis: “Ĉi tiu feo forkaptis min de mia geedziĝa nokto kaj metis min ene de skatolo, kiun li metis ene de ĉi tiu kesto, kun la sep pezaj seruroj, kaj tiam, ĝin metis ĉe la fundo de la tumulta maro kun la koliziantaj ondoj. Tion, kion li ne sciis estis, ke kiam virino volas ion, nenio povas malhelpi ŝin, kiel la poeto diris:

Vi ne fidu je virinojn, je la ina tuta gento,
Nek vi kredu tute firme je donita la konsento.
Ĉe virinoj nur dependas kaj la ĝojo kaj doloro
De kaŝitaj korpopartoj ne nomeblaj pro pudoro.
Ili daŭre ĉie, ĉiam montras kaj afiŝas amon,
Sed perfido de la vestoj estas ĉefa la ornamo.
Nun relegu pri Jozefo, pri la longa viv-rakonto.
Tie estas inaj trukoj kaj da ili tuta fonto.
Vi memoras pri Edeno kaj forpelo de Adamo?
Ĉu ne ina la intrigo, estis kaŭzo de la dramo?

Alia poeto diris

Sed nur al kulpinto devas iri rekte la riproĉo
Sed mi kreskis, iĝis viro, ne mia ofendovoĉo.
Mi amanto estas vere, tamen miaj am-kiomoj
Estas samaj kiel tiuj de antaŭaj ĉiuj homoj.
Sed mirindas viro, kiu restis sen la peza jugo,
Ĉar virinoj neniam min kaptis per alloga pugo.

Kiam la du reĝoj aŭdis tion, ili pleniĝis je mirego kaj diris unu al alia: “Kvankam feo li estas, tio,, kio okazis al li estas pli malbona ol tio, kio okazis al ni, kaj ĝi estas io, kion neniu alia spertis.” Ili forlasis la knabinon tuj kaj reiris al la urbo de Ŝahrijar, kaj kiam ili eniris la palacon ili dehakis la kapojn de la reĝino, kaj la sklavinoj kaj la sklavoj.

Ĉiunokte dum la venontaj tri jaroj, Ŝahrijar prenis virgulinon al sia lito, malvirgigis ŝin kaj poste mortigis ŝin. Tio kondukis al maltrankviliĝo inter la civitanoj, ili forfuĝis kun siaj filinoj ĝis ne estis iu knabino taŭga por edziniĝo.Tiam, kiam la veziro estis ordonita alporti knabinon al la reĝo kiel kutime, li serĉis sed ne sukcesis trovi eĉ unu, kaj devis iri hejmen kun malplenaj manoj deprimita kaj timis tion, kion la reĝo povus fari al li.

Tiu viro, la veziro, havis du filinojn, el kiuj la pli aĝa estis nomita Ŝahrazad kaj la pli juna Dunjazad.Ŝahrazad legis librojn kaj historion, raportojn de pasintaj reĝoj kaj rakontojn de fruaj homoj, kaj kolektis, oni diris, mil volumojn de tiuj, kiuj enhavis informojn pri popoloj, reĝoj kaj poetoj. Ŝi demandis sian patron, kio kaŭzis lin fariĝi tiel zorgoplena kaj malĝoja, citante la liniojn de poeto:

Diru al persono, kiu estas tute zorgoplena,
ke ne daŭras ĝojoj, zorgoj. Pasos ankaŭ zorgo ĝena.

Kiam ŝia patro aŭdis tion, li diris al ŝi ĉion, kio okazis inter li kaj la reĝo de komenco al fino, jekiu ŝi diris: “Patro, edzinigu min al tiu viro. Mi aŭ transvivos aŭ alie mi estos elaĉetaĵo por la infanoj de la islamanoj kaj savi ilin de li.” “Je Dio,” li ekkriis, “vi ne risku vian vivon!” Ŝi insistis ke tio devus esti farita, sed li rifuzis: “Mi timas ke vi povas sperti tion, kio okazis al la azeno kaj la bovo kun la komercisto.” “Kio estis tio,” ŝi demandis, “kaj kio okazis al ili?”ŜIA PATRO RAKONTIS AL Ŝİ:

Sciu, mia filino, ke iu komercisto, havis ambaŭ riĉecon kaj bestojn kaj estis donacita, per la Ĉiopova Dio, scipovon de bestaj kaj birdaj lingvoj.Li vivis en kamparo kaj havis en sia hejmo azenon kaj bovon. Iutage la bovo iris al la kvartalo de azeno kaj trovis la ejo balaita kaj ŝpruĉigita per akvo; estis kribrita hordeo kaj pajlo en la manĝujo, dum la azeno kuŝis tie trankvile. Foje lia mastro surrajdus lin eksteren por ia tasko, kaj poste kondukis lin reen.

Iun tagon la komercisto aŭdis la bovon diri al la azeno: “Mi gratulas vin. Jen, mi estas laca, dum vi estas en via komforto, manĝante la kribritan hordeon. Foje la mastro metas vin en sia servo, rajdante vin sed poste kondukas vin reen, dum mi ĉiam estas pluganta kaj muelanta maizon.”La azeno respondis: “Kiam oni metas la jungon sur vian kolon kaj volas konduki vin eksteren al la kampoj, ne elstariĝu, eĉ se oni batos vin, aŭ alie stariĝu kaj poste rekuŝiĝu teren. Kiam oni kondukos vin reen kaj metos faboj por vi, ŝajnigu, ke vi estas malsana do ne manĝu ilin; dum unu, du aŭ tri tagoj nek manĝu nek trinku, kaj tiel vi havos ripozon de via malfacila laboro.” 

La sekva tago, kiam la paŝtisto alportis la manĝon al la bovo, ĝi nur manĝis iomete kaj sekvamatene, kiam la viro alvenis por konduki ĝin al plugado, li trovis ĝin malsana kaj diris malgaje: “Jen kial li ne povis labori ĝuste hieraŭ.” Li iris al la komercisto kaj diris al li: “Sinjoro, la bovo estas malsana, kaj ĝi ne manĝis sian manĝaĵon hieraŭ vespere.” La komercisto komprenis tion, kio okazis, kaj diris: “Iru kaj konduku la azenon fari la plugadon por la tuta tago anstataŭ ol la bovo.”

Kiam la azeno venis reen vespere post kiam ĝi estis multe uzata por plugi la tutan tagon, la bovo dankis lin pro lia bonkoreco donaci al ĝi unutagan ripozon, je kio la azeno, plena je maldolĉa bedaŭro, ne respondis. La sekvan matenon, la paŝtisto venis kaj kondukis ĝin denove al plugado ĝisvespera, kaj kiam la azeno revenis, lia kolo estis forskrapita krude kaj li estis duone morta pro laceco. Kiam la bovo ekvidis lin, li dankis kaj laŭdis lin, sed la azeno diris: “Mi estis sidanta en komforto, sed mi ne atentis miajn proprajn aferojn” Tiam li daŭrigis: “Mi havas kelkajn konsilojn por doni al vi. Mi aŭdis la mastron diri ke se vi ne povas stariĝi, li donos vin al la buĉisto por buĉado, kaj via felo estos elpecigita. Mi estas maltrakvila pri vi kaj tiel mi donis al vi tiun konsilon.”

Kiam la bovo aŭdis kion la azeno diris, li dankis lin kaj diris: “Morgaŭ mi iros kun la viroj.” Li tiam finis sian tutan manĝaĵon, kaj eĉ forlikis la staltrogon. Dum ĉiu ĉi okazis, la komercisto aŭskultis kion la bestoj estis dirantaj. La sekva mateno, la komercisto kun sia edzino eliris kaj iris sidi apud la bovejo kiam la paŝtisto estis alvenanta kaj kondukanta la bovon eksteren. Kiam la bovo vidis sian mastron, li svingis la voston, furzis kaj galopis for, lasante la homon ridantan tiom multe, ke li falis surteren. Lia edzino demandis, kial li ridas, kaj li responds al ŝi: “Mi ridis pro io sekreta, kiun mi vidis kaj aŭdis, sed mi ne povas diri tion al vi alie mi mortos.” “Eĉ se vi mortos,” ŝi insistis, “vi devas diri al mi la kialon de tio.” Li ripetis, ke li ne povis fari tion pro timo de morto, sed ŝi diris: “Vi mokridas al mi,” kaj ŝi daŭrigis insisti obstine ĝis ŝi venkis. En sia mizero la komercisto alvokis siajn gefilojn, kaj alvokis la kadion (6) kaj la notarion kun la intenco lasi siajn finajn instrukciojn antaŭ ol sciigi sia edzinon la sekreton kaj poste morti. Li havis profundan amon por ŝi, ŝi estis lia kuzino kaj la patrino de liaj gefiloj, dum li mem estis centdudek jaraĝa.

Kiam lia tuta familio kaj liaj najbaroj kunvenis, li klarigis, ke li havis ion por diri al ili, sed kiam li rakontos tiun sekreton al iu ajn, li mortos. Ĉiuj instigis lian edzinon ne premi lin kaj tiel provoki la morton de la edzo kaj de la patro de la gefiloj. Sed ŝi diris: “Mi ne haltos ĝis li diros al mi, kaj mi lasos lin morti.”Je tio, la aliaj silentis dum la komercisto stariĝis kaj iris en la bovejo por fari la ceremonion de purigado (7), post kio li revenos al ili por rakonti kaj morti.

La komercisto havis kokon kaj kvindek kokinojn, kune kun hundo, kaj li aŭdis la hundon maltrankviligi la kokon dirante: “Vi povas esti gaja, sed tie estas nia mastro, kiu baldaŭ mortos.” Kiam la koko demandis kial tio estis, la hundo diris al li la tutan rakonton. “Je Dio,” kriis la koko, “li devas esti malforta en la kapo. Mi havas kvindek edzinojn kaj mi tenas ilin kontentaj kaj en paco dum li havas nur unu sed li ankoraŭ ne povas teni ŝin en ordo. Kial li ne prenas kelkajn morusajn branĉetojn, prenas ŝin en ĉambron kaj batas ŝin ĝis ŝi aŭ mortas aŭ pentas kaj ne demandas lin denove?”

La veziro nun diris al sia filino Ŝahrazad: “Mi traktos vin kiel tiu viro traktis sian edzinon.”“Kion li faris?” ŝi demandis, KAJ LI DAŬRIGIS:

Aŭdinte kion la koko diris al la hundo, li tranĉis kelkajn morusajn branĉetojn kaj kaŝis ilin en ĉambron, kie li prenis sian edzinon. “Venu,” li diris, “tiel ke mi povas paroli kun vi ĉi tie kaj tiam morti tie, kie neniu rigardas.” Ŝi eniris kun li la ĉambron kaj li ŝlosis la pordon post ŝi kaj li komencis bati ŝin, ĝis ŝi svenis. “Mi pentas pri ĉio ĉi,” ŝi tiam diris, kaj ŝi kisis liajn manojn kaj piedojn, kaj post kiam ŝi pentis, ŝi kaj ŝia edzo eliris je la ĝojo de lia familio kaj de la aliaj tie. Do, ili vivis en la plej feliĉaj cirkonstancoj ĝis siaj mortoj.

Ŝahrazad aŭskultis tion, kion ŝia patro devus diri, sed ŝi ankoraŭ insistis pri ŝia plano kaj tiel li puŝis ŝin eksteren kaj prenis ŝin al Reĝo Ŝahrijar. Ŝi estis doninta instrukciojn al sia pli juna fratino, Dunjazad, klarigante: “Kiam mi iros al la reĝo, mi alvokos vin. Vi devas veni, kaj kiam vi vidos, ke la reĝo jam faris tion, kion li volis kun mi, vi devas diri: ‘Rakontu al mi fabelon, fratino, por pasigi la sendorman parton de la nokto.’ Mi rakontos tiam al vi fabelon, kaj se Dio volas, Li savos nin.

Ŝahrazad nun estis prenita de ŝia patro al la reĝo, kiu estis kontenta revidi lin kaj diris: “Ĉu vi alportis tion, kion mi volas?” Kiam la veziro jesis, la reĝo volis kuŝi kun Ŝahrazad sed ŝi verŝis larmojn kaj kiam la reĝo demandis kio estis la problemo, ŝi rakontis al li: “mi havas pli junan fratinon kaj mi deziras adiaŭi ŝin.” Je tio, la reĝo alvokis Dunjazad kaj kiam ŝi ĉirkaŭprenis Ŝahrazadon, ŝi prenis sidlokon apud la lito, dum la reĝo stariĝis kaj malvirgigis ŝian fratinon. Poste ili sidiĝis por paroli kaj Dunjazad petis, ke Ŝahrazad rakontu fabelon por pasi la restantan parton de la nokto. “Kun plej granda plezuro,” respondis Ŝahrazad, “se nia klera reĝo donas al mi la permeson.” La reĝo estis maltrankvila kaj kiam li aŭdis, kion la fratinoj diris unu al la alia, li ĝojis je la penso aŭskulti rakonton kaj tiel li donis sian permeson al Ŝahrazad.

<  ….  —  1-a Nokto  >

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Arabaj Noktoj. Legosigni la fiksligilon.

4 Respondoj al Rakontoj de 1,001 noktoj

  1. Françoise NOIREAU diras:

    Saluton,

    Al mi ne plaĉas tiu seksisma rakonto.

    Krome ie mankas akuzativo.

    Amike,

    Françoise Noireau La Garenne Combout FR-29310 Querrien +33609120374 02 98 09 42 72

    Pourquoi l’espéranto ? esperanto.net Apprendre l’espéranto lernu.net Esperanto for English speakers duolingo.com

    ​Envoyé depuis un ordinateur alimenté parEnercoop, fournisseur d’électricité 100 % renouvelable. ​

    Ŝato

  2. Resonado: 1-a Nokto | MONA Informado

  3. Chielismo diras:

    Saluton ! Jam estas 3 rakontoj tradukitaj sur INKO…. Ĉu ĉi tie ankoraŭ estas aliaj 3 rakontoj? Mia retpoŝto: chielismo@qq.com

    Ŝato

    • Saluton kara,
      Kunlabore kun kara Renato Corsetti, ni jam tradukis pli ol 20 rakontojn, se ni trovus kelkajn helpantojn ni tradukus eĉ pli, tamen la tradukado de la tutaj 1001 rakontoj estas dumviva projekto 🙂

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s