Komencis la 11-a MONA Kunveno en Marakeŝo

EKO 2018-09 AMO 45 sendita el Marakeŝo la 31an de marto.

Riĉa komenca tago por la 11a MK kaj la 45a AMO

Marakeso

Ekologia vilao liveris naturan ĉirkaŭaĵon por la 11a Mezorienta Kunveno, kiu ekis en la lasta tago de marto rande de la maroka urbo Marakeŝo, kaj kadre de ĝi la 45a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO). Komence, la dojeno de la Mezorientaj Kunvenoj, s-ro Renato Corsetti, resumis la progreson aŭ ĝian mankon en deko da landoj tra la regiono de MONA – la Meza Oriento kaj Norda Afriko.

Pri la kvarjara historio de AMO-seminarioj rakontis Stefan MacGill; spite mirigan tutmondiĝon, 25 el la 45 seminarioj tamen okazis en Eŭropo. Rimarkinde, ene de la komencaj naŭ monatoj de la vivo de AMO, la programo jam atingis 4 el la 5 kontinentoj. Alvenis en tiu momento tri marokaj esperantistoj, do la kunvenintoj aŭdis raporton de Mohammed Hakki pri la nuna agado, kaj pluiris al manieroj kuraĝigi la agadon. Konkludoj: ege helpos la fondo de du/tri urbaj kluboj, kiuj permesus kontaktadon enlande kaj ankaŭ translime; partoprenintoj el Hispanio kaj Francio indikis entuziasmon partopreni en tio.

Post paŭzo, aperis la sola partoprenanto el subsahara Afriko, s-ro Assanye Faye, la prezidanto de la landa asocio en Senegalo, kiu atingis la kunvenon per obstakloza 4-taga busvojaĝo. Vojaĝo pli longa sed iom malpli defia estis tiu de 39 bravaj esperantistoj kiuj karavane odiseis trajne dum 12 tagoj de Sankta Peterburgo tra Moskvo, Irkutsk kaj Vladivostoko por partopreni la 102an UK en Seulo. Rakontis pri tio per bildoj Tatjana Loskutova, multvojaĝanta instruistino.

La posttagmeza programo riĉis je kulturo kaj historio. Mirejo Grosjean prezentis ilustritan promenon tra la labirintoj de limoj plej diversspecaj. Komence temis pri landlimoj, poste pri metaforaj kaj psikaj limoj, kiuj ofte dependas de kulturaj prijuĝoj aŭ antaŭjuĝoj. La posta prelego revenigis nin al la okcidenta Magrebo, kun skizo de ĝia komplika historio tra dudeko da jarcentoj. Fermis la sesion Annie Grente per paroliga ekzerco sekvata de defia tasko pri komprenado de filmo pri Leo Africanus, kun dek demandoj respondendaj ene de tri grupoj. La unuan tagon kronis teatra spektaklo La kredito interpretita de Sasha Pilipovic kaj Georgo Handzlik.

Pretigita en la 31a de marto 2018. Stefan MacGill / Renato Corsetti

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en KOMISIONO, KUNVENO. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s