Plej muzika Landa Kunveno en Israelo

(Esperanto)

Karaj geamikoj,

Ĉ. 40 s-anoj partoprenis lunde la Landan kunvenon de ELI en la Tel-Aviva klubo. Amir Naor prezentis sian novan retejon http://verkoj.com/  kaj Tali laŭtlegis la leteron de Mikaelo Bronŝtejn, pri sia partopreno en la Israela Kongreso ĉi-jara, akompanita de fotoj de la kongresaj ekskursoj. Tali ankaŭ prezentis eŭritmiajn dancojn. Ŝoŝia prezentis kantojn de sia nova KD “Tago Venis” kaj Enrica kantis siajn konatajn kantojn kun muzika akompano de la muzikisto Tal Babitzky. Tal, kiu profesie ludas kun sia bando kaj akompanis ankaŭ Edgar de Asorti, dum la Israela Kongreso ĉi jare, aŭdis pri Esperanto de sia avino en Litovio. Li ankaŭ akompanis la publikan kantadon de israelaj kantoj en E-traduko el la KD “Kanti gefratoj kune” kaj la kantadon de la himno en la fino, kaj ludis de siaj propraj komponaĵoj. Sekve la nuna kunveno estis plena de muziko. Venis ankaŭ kelkaj novaj personoj – inter ili Monir, palestinano el Betlehemo, kiu jam delonge interesiĝas pri E-o, kaj alia junulo kiu legis pri la kunveno en Facebook. Fotoj videblas che:
https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10213634270961007?notif_t=feedback_reaction_generic&notif_id=1498580995387331
 
Amike,
Amri Wandel
Prezidanto de ELI

(עִברִית – hebrea)
שלום חברים,
ביום שני נפגשנו לכנס הקיץ הארצי. היו כ-40 חברים, ותכנית מלאה כל טוב (וגם כיבוד:). הרצאה של אמיר על אתר היוצרים החדש שלו, טלי קראה מכתב של מיכאל מרוסיה על ביקורו בישראל, מלווה בתמונות מהסופשבוע והטיולים שלו, וגם הציגה ריקודים אוריתמיים. שושיה שרה עם הגיטרה שלה ואנריקה בליווי המוזיקאי טל בביצקי, שנזכר שסבתא שלו סיפרה לו על אספרנטו בליטא. טל שליווה את אדגר בסופשבוע באשקלון גם ליווה הפעם את השירה המשותפת של שירים תקליטור “שירו אחים גם יחד” – שירים ישראליים באספרנטו ואף את שירת ההימנון בסוף. כמו כן ניגן מספר יצירות שהלחין בעצמו. הגיעו כמה צעירים חדשים, ביניהם מוניר מבית לחם שכבר מזמן מתעניין באספרנטו.  תמונות באתר
עמרי
israel 3

 

 

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en יִשְׂרָאֵל-Israelo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s