Pri la 10-a jubilea Mezorienta Kunveno en Kartvelujo kaj Armenujo: floru 200 floroj

La longe atendata kaj longege pretigita 10-a jubilea Mezorienta Kunveno finfine okazis en la antaŭviditaj tri partoj: antaŭkunvenaj ekskursoj tra Kartvelujo, prelegoj kaj AMO-seminario en Kutaiso kaj postkunvena restado en Armenujo kun Tago de la lernanto.

foto1Entute partoprenis 50 homoj, ne ĉiuj en ĉiuj partoj. La plej ‘fremdaj’ nun estis paro el Kazak-lando kaj multaj rusoj, multe pli ol en pasintaj kunvenoj. Dum la ekskursoj oni vizitis la du ĉefajn vidindaĵojn en Kartvelujo, tio estas amaso da kristanaj preĝejoj, monaĥejoj, ermitejoj kaj la naskiĝloko de Stalin. Iusence Kristo kaj Stalin estas la du ĉefaj personoj en Kartvelujo.

La prelegoj, parte en la programo AMO (aktivula maturigo) de UEA, rilatis al Esperanto en tiu regiono Kaŭkazo kun aldono de Kazak-lando, Turkujo, Irano kaj Rusujo. Norda Kaŭkazo estis reprezentata de Abduraĥman Junusov el Dagestano. Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, gvidis la FLAM-analizon de la movado. Ne demandu vin pri FLAM. Ĝi simple konsistas el la komencliteroj de Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj, Malavantaĝoj. Temas pri skemo, laŭ kiu oni povas analizi kiun ajn situacion, ankaŭ tiun de la Esperanto-movado.

foto2Estis nur unu ĝenerala konkludo: venis la momento por internacia kunlaborado inter la esperantistoj de la najbaraj landoj en tiu regiono: Kartvelujo, Armenujo, Turkujo kaj Irano. Oni forgesu la miljarajn kaj lastatempajn barojn kaj kuraĝe interŝanĝu vizitojn, ankaŭ laŭeble kun Azerbajĝano, partoprenu la aranĝojn organizitaj de esperantistoj en tiuj landoj, asertu sian ekziston kiel regiona movado.

foto3Tute apartan pritrakton bezonus la staton de la armena movado. Ni renkontis la erevanajn esperantistojn, kaj Anna Lowentein komentis, ke ilia grupo estas multe pli forta ol la Espernato-grupo en Londono. Tio montras, ke en Erevano malgraŭ ĉiuj problemoj la Espernato-agado estas vigla ankaŭ kompare kun okcidenteŭrpaj landoj. Pri tio ni povis plene konvinkiĝi dum la ekskurso kaj la prelegoj de la ‘Tago de lernanto’.

Espereble ni sukcesos altiri la atenton de esperantistoj al ĉi tiuj landoj kaj la ties aranĝoj.

foto4Mia persona konkludo estas, ke devas flori 200 floroj, alivorte ke en ĉiuj landoj de la mondo (proksimume 200) devos esti bona nombro da parolantoj de Esperanto. Sen tio en Roterdamo oni povas daŭre bati sian kapon kontraŭ la muro pri la falo de la membronombro, sed neniu solvo aperos. Esence oni devas reorienti sian atenton al la tuta mondo kaj se en Irano la agado estas pli promesoplena ol en Nederlando oni devas doni atenton al ĝi. Oni ankaŭ devas laŭcele orienti sian agadon al pliigo de la parolantoj en landoj sen parolantoj de Esperanto. La tuta Centra Azio, ekzemple, bezonas tian agadon. Kiel mi deklaris en la kunveno Centra Azio estas teritorio forlasita de Dio kaj de Marks kaj atentata nur de Usono kadre de ĝia ‘milito’ al Rusujo.

Iom povas helpi la nove enretigita kurso en la rusa http://www.gazetaro.org/mamutido , kiu estas proponata al ĉiuj rusparolantaj centrazianoj. Male ol tio, kion asertas la Fundamento, rusoj ne loĝas nur en Rusujo sed multaj el ili loĝas en Centra Azio.

Laŭ la nunaj antaŭvidoj la estonta Mezorienta Kunveno devus okazi en Maroko.

Renato Corsetti
Kunordiganto de MONA

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en KOMISIONO, KUNVENO. Legosigni la fiksligilon.

2 Respondoj al Pri la 10-a jubilea Mezorienta Kunveno en Kartvelujo kaj Armenujo: floru 200 floroj

  1. Belmiloud diras:

    Saluton mi estas Salem esperantisto, sed mi tre volas scii kaj mi estas sciivolema pri (MONA)kiel funkcias cxioj, mi estas ankau estas membro en UEA,
    Amike

    Like

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s